Dream Theater

Dream Theater estas usona progresiv-metalroka grupo devenante de Bostono, Masaĉuseco, nuntempe komponata de John Myung (basgitaro), Jordan Rudess (klavaroj), James Labrie (kantado), Mike Portnoy (drumo) kaj John Petrucci (gitaroj). Tiu grupo kunfandas progresiv-rokajn influojn, egan instrumentan lertecon kaj metalrokajn sonojn.

Dream Theater
Dream Theater koncertanta la 9-an de julio 2011. De maldekstre: John Myung (basgitaro), Jordan Rudess (klavaro), James Labrie (kantado), Mike Mangini (drumo) kaj John Petrucci (gitaro)
Bazaj informoj
Deveno Usono Bostono, Masaĉuseco, Usono
Ĝenroj Progresiva roko
Progresiva metalroko
Aktivaj jaroj 1985–Nuntempo
Eldoninto Mechanic Records (1989)
Atco (1990-1994)
EastWest Records (1994-1998)
Elektra Records (1999-2005)
Atlantic Records (2005-2007)
Roadrunner Records (2007-2017)
InsideOut Music (ekde 2017)
Retejo www.dreamtheater.net
Membroj

John Myung
John Petrucci
James LaBrie
Jordan Rudess
Mike Portnoy

Antaŭaj membroj

Mike Mangini
Kevin Moore
Chris Collins
Charlie Dominici
Derek Sherinian

vdr

Fondita en 1985 de John Myung, John Petrucci kaj de la drumisto Mike Portnoy, la grupo estis kompletigata de la klavaristo Kevin Moore kaj unue de la kantisto Chris Collins antaŭ li estis anstataŭata de Charlie Dominici. Dream Theater publikigis sian unuan albumon When Dream and Day Unite en 1989 sed komerce sukcesis per sia dua, Images and Words, en 1992, kun nova kantisto James Labrie. La duon-malsukceso de la albumo Falling into Infinity en 1997, kies komponaĵoj estas pli interkonsentemaj kaj pli facile radie dissendeblaj, permesis al ili retrovi sian artan liberecon. En 1999, kun la nova klavaristo Jordan Rudess, Dream Theater publikigis Metropolis Part 2: Scenes from a Memory, nome rokopero en tradicio de progresiva roko.

En 2010, la drumisto kaj kunfondinto Mike Portnoy decidis forlasi la grupon. Li estis anstataŭata de Mike Mangini.

Ilia lasta albumo The Astonishing estis eldonata en 2016.

Diskaro redakti