Drew Weissman

usona medicina esploristo

Drew WEISSMAN (naskita en 1958 aŭ 1959) estas kuracisto kaj sciencisto plej bone konata pro siaj kontribuaĵoj al la biologio de RNA [1]. Lia laboro helpis ebligi evoluadon de efikaj vakcinoj de mRNA, la plej bone konataj estas tiuj por COVID-19 produktitaj de BioNTech/Pfizer kaj Moderna [2]. Weissman estas profesoro de Medicino ĉe la Perelman Lernejo de Medicino ĉe la Universitato de Pensilvanio.

Drew Weissman
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1959 (1959-09-07) (64-jaraĝa)
en Lexington
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato BrandeisUniversitato de Bostono vd
Profesio
Okupo scienca esploristo • profesoro vd
Laborkampo mesaĝa RNA • ribonukleacida vakcino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kaj lia esplora kolego Katalin Karikó ricevis multenombrajn premiojn. Ambaŭ Weissman kaj Karikó estis premiitaj per la Premio Rosenstiel 2020. Li ricevis honoran gradon de la Fakultato de Medicino de la Universitato Drexel [1]. En 2021, li estis premiita per la Premio Princino de Asturio en la kategorio "Scienca Esploro". Ankaŭ en 2021 li kaj Karikó ricevis la Premion Louisa Gross Horwitz, la Premion de la Medicina Centro de Albany kaj la Premion Lasker-DeBakey [3].

Referencoj redakti