Dries Van Langenhove

belga politikisto

Dries Van Langenhove (Dendermonde, 11an de majo 1993) estas la fondisto de la ekstremdekstra junulara movado Schild & Vrienden (nederlande, laŭvorte: Ŝildo & Amikoj), kiu en septembro 2018 landvaste famiĝis en Belgio post televida elsendo de Pano. Ekde 2019, li troviĝas en la frakcio de Flandra Intereso de la Ĉambro de Reprezentantoj.

Dries Van Langenhove
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1993 (1993-05-11) (30-jaraĝa)
en Opwijk
Lingvoj nederlandaangla vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Partio Flandra Intereso vd
Profesio
Okupo politikisto • pipefitter • politikologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivciklo redakti

Li originas de Opwijk, Flandra Brabanto. Li sekvis trejnadon por poitika sciencisto kaj tubisto kaj ekstudis Jurisprudencon en la universitato de Gento. Ĝis nun, li ankoraŭ ne atingis jurisprudencan magistron.

Schild & Vrienden redakti

Frue en 2017, Van Langenhove fondis Facebook-an grupon, kie memeoj kaj aliaj enhavo estis dividitaj. Ĝi rapide kreskis kaj plejparte rekrutis ĉe la konservativa Katholiek Vlaams Hoogstudentenverbond (KVHV) (nederlande, laŭvorte: katolika flandra pintstudentaj interligo). 2013e Dries Van Langenhove partoprenis seminarion de la konservativega katolika organisacio Tradition, Family, Property (TFP) (angle, laŭvorte: tradicio, familio, posedeco) en delegacio de genta KVHV en la kastelo de Niepołomice en Pollando.[1]

Kiam la 2an de majo 2017 lektado de subministro Theo Francken en la Vrije Universiteit Brussel (nederlande, lavorte: libra universitato Bruselo) ne povis komenci pro studentmanifestacio, Van Langenhove mobilizigis membrojn de la retgrupo por "gvidi en la ĝusta direkto" sekvajn eventojn de Francken. Ĝis Aŭgusto 2017 li skribis en la konservativa retejo SCEPTR pri migrado kaj integrado. en Marto 2018, Schild & Vrienden gajnis amaskomunikilan atenton post kiam ili malsuprenigis flagon de Eŭropa manifestacio por pli humana rifuĝinta politiko ĉe la Gravensteen en Gento[2]

Pana raportaĵo redakti

En 2018, ĵurnalisto de VRT Tim Verheyden sekvis Schild & Vrienden dum ses monatoj kaj raportis tion en la televida programo Pano . Li havis aliron al sekretaj grupoj de Facebook kajDiscord, divante seksistan, rasistan, antisemitan kaj perforto-kuraĝigan enhavon. Ekzemple, unu el la retmemeoj prezentas ridantan Adolf Hitler kun la teksto "You can’t be racist if there’s only one race",(angle, Vi ne povas esti rasista se estas nur unu raso). Van Langenhove neis partoprenon, sed Verheyden refutis ĉi tion, dirante, ke la konto de Van Langenhove dividis informojn, kiujn nur li povis koni. Post la elsendo de la raporto en septembro, la prokurorejo de Orienta Flandrio komencis juĝan enketon kontraŭ Schild & Vrienden kun domaj serĉadoj, ankaŭ ĉe Van Langenhove, kiu estis metita sub suspekton. [3] Rezulte de la raporto, disciplina proceduro ankaŭ estis komencita de Genta Universitato, kiu suspendis lin kiel studenta reprezentanto en la direktoraro de la universitato la 6an de septembro kaj rifuzis al li aliron al universitataj konstruaĵoj. Resume procedoj, limigita aliro al la biblioteko estis koncedita, tiel ke li povis fini sian tezon. [4]

La 17an de junio 2019, Dries Van Langenhove estis arestita pro pridemandado en la esploro pri li. Oni suspektas lin, interalie, pri malobservoj de la kontraŭrasisma leĝo, de la negaciismo kaj de la armila leĝo. Van Langenhove neis la akuzojn. Post tuttaga esplordemandado, li estis liberigita kondiĉe. Ekzemple, li ne rajtis komuniki pri la nuna enketo kaj li devis fari gviditan viziton al la Kazerne-Dossin . [5]

Referencoj redakti

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Appendix