Drobeta-Turnu Severin
Koordinatoj: 44° 38′ N 22° 40′ O / 44.633 °N, 22.667 °O (mapo)
Drobeta-Turnu Severin | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mehedinți | |
Alinome | Sörény vára hungare | |
Situo | 44° 38′ N, 22° 40′ O (mapo)44.63333333333322.666666666667Koordinatoj: 44° 38′ N, 22° 40′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 50 m | |
Poŝtkodo | 220000 | |
Loĝantaro | 108.000 (2007) | |
Drobeta-Turnu Severin [drobeta turnu severin] (hungare: Sörény vára, Szörényvár; germane: Turm Severin) estas urbo kaj municipo en la sud-okcidenta Rumanio ĉe la landlimo kun Serbio, 343 km okcidente de București. Loĝantaro: 108 000 en 2007. Ĝi estas ĉedanuba haveno kaj la ĉefurbo de la distrikto (județ) Mehedinți. Ĝis majo 1972, ĝi nomiĝis nur Turnu Severin. Drobeta estas aldono, alude al la samloke ekzistinta daka, poste romia setlejo Drobeta.
Grava vidindaĵo en la ĉirkaŭo estas la restaĵoj de la romia Trajana ponto, konstruita en 103–105 de la romia arkitekto Apolodoro el Damasko. Gravas ankaŭ la ruinoj de romia kastrumo, la bazaj muroj de la plej malnova konata rumana ortodoksa preĝejo kaj la Muzeo de la Fera Pordego (Muzeul Porțile de Fier).
En la mezepoko Turnu Severin estis nomdona administra centro por la hungara Banato de Severin, en 1330 akiris ĝin la rumanoj.
Gravaj personoj Redakti
- Dumitru Crăciunescu (8-a de oktobro 1905 – Bukareŝto, 12-a de septembro 1967): komponisto, dirigento.
- Emil Moise (n. 27-a de julio 1933): scenejdekoraciisto.
- Dumitru Negrea (n. 19-a de oktobro 1922): grafikisto.
- Levente Szente B. (n. 21-a de septembro 1972) poeto, ĵurnalisto