Krabpluvio

(Alidirektita el Dromadedoj)

La Krabpluvio (Dromas ardeola) estas birdo rilata al vadbirdoj, sed sufiĉe diferenca por meriti sian propran familion Dromadedoj. Ties rilataro ene de la Ĥaradrioformaj estas malklara (del Hoyo et al), kaj kelkaj konsideris ĝin tre rilatan al Burinedoj aŭ al glareoloj, dum aliaj konsideris ĝin pli proksima al aŭkoj kaj al mevoj. Ĝi estas kompreneble ankaŭ la ununuran membro de la genro Dromas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krabpluvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Dromadedoj Dromadidae
Genro: Dromas Dromas
Specio: Krabpluvio 'Dromas ardeola'
Gustav von Paykull 1805
Monda distribuado de la Krabpluvio
Monda distribuado de la Krabpluvio
Monda distribuado de la Krabpluvio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu birdo similas al pluvio, sed ĝi havas tre longajn grizajn krurojn kaj fortikan nigran bekon similan al tiu de la ŝternoj. Ties nigroblanka plumaro kaj longkola stariga sinteno similigas ĝin kiel kruco inter avoceto kaj Ĝirafo. Ties beko estas unika inter vadbirdoj kaj speciala por manĝi krabojn. Ĝi havas parte retajn piedojn. La plumaro estas blanka escepte pri nigro en sia dorso kaj la pintaj plumoj de la flugiloj. Ili estas bruemaj birdoj, kiuj alvokas ofte kaj en la reproduktejoj kaj en la vintrejoj.

Teritorio kaj kutimaro redakti

Ĝi estas loĝanta en marbordoj kaj insuloj de la Hinda Oceano, kie ĝi manĝas krabojn kaj aliaj etajn animalojn. Ili estas gregemaj kaj nutras sin laŭ grandaj grupoj, kaj dum nokto kaj dum mateniĝo aŭ krepusko kaj dum tago; la krepuska kaj nokta kutimaro estas pli komuna dum la reprodukta sezono. Ili reproduktiĝas ĉirkaŭ Persa Golfo, Ruĝa Maro kaj Somalio el aprilo ĝis julio kaj poste ili disiĝas tra la Hinda Oceano aŭguste tiom malproksime kiom ĝis la insuloj Andamanoj kaj Srilanko oriente kaj ĝis Tanzanio kaj Madagaskaro.

La Krabpluvio estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Reproduktado redakti

La Krabpluvio estas nekutima inter vadbirdoj ĉar ili nestumas en truoj en sablaj bordoj. Ĝi estas birdo kolonie reproduktanta, nestumante en kolonioj tiom grandaj kiom ĝis 1500 paroj. La ino demetas unu blankan ovon, nur eventuale du, kiu estas granda kompare kun sia korpogrando. Ankaŭ la idoj estas unikaj inter vadbirdoj pro sia nekapablo piediri kaj restado en nesto dum kelkaj tagoj post eloviĝo, la gepatroj devas manĝigi ilin. Eĉ post elnestiĝo ili ĝuas longan periodon de gepatra zorgado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti