Drumlinoj (de la gaela lingvo droim), kiu signifas dorso estas longecaj montetoj kun formo de guto. La akso estas al la direkto de la glacio dum la glaciepoko. La Drumlinoj estas parto de fundmorena pejzaĝo.

Drumlino ĉe Markdorf, Konstanca Lago
Skemo de Drumlin-kampo
Skemo

Estiĝo redakti

En kelkaj partoj de glaĉero la sedimentiĝo de materialo estas pli alta ol la forigo. Sub specialaj kondiĉoj (kiuj ne estas tute klaraj ĝis hodiaŭ estiĝas regulaj ondoformaj korpoj, la drumlinoj.

Formo redakti

Drumlinoj havas altecon de ĉirkaŭ 10 metroj kaj longecon de ĉirkaŭ 100 metroj. Ili ĉefe konsistas el materialo de la morenoj.

Disvastigo redakti

En meza Eŭropo oni konas la drumlinojn ĉefe el la alpa glaĉera zono, speciale el la regiono de la konstanca lago (ĉirkaŭ Konstanco). En norda Germanio kaj Eŭropo drumlinoj ne estas ofta fenomento. Estas kelkaj konataj drumlinregionoj en norda irlando, pollando kaj la baltaj ŝtatoj. Tre oftaj estas la drumlinoj en norda ameriko.