La duĉeneo[1] (latine Duchesnea), aŭ falsa frago,[2] estas planta genro el la familio Rozacoj. Ĝi havas foliaron kaj frukton similajn al tiu de veraj fragoj. Ĝi havas flavajn florojn, malkiel la blankaj aŭ iom rozkolorecaj floroj de veraj fragoj. Ĝi estas indiĝena en orienta kaj suda Azio, sed estis enkondukita en multaj aliaj areoj kiel medicina kaj ornama planto. Ĝi ennaturiĝis en multaj regionoj, kiel en Suda Usono.[3][4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duĉeneo
Duchesnea indica
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: duĉeneo Duchesnea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
duĉenea bero

La folioj estas trifolieraj, kun tre videblaj vejnoj sube, malhelverdaj, kaj ofte daŭraj dum vintro, kreskantaj el malaltaj folikronoj. La planto etendiĝas laŭlonge de rampaj stolonoj, enradikiĝantaj kaj produktantaj kronojn je ĉiu nodo. La flavaj floroj aperas meze de la printempo, eĉ poste dum la sezono, kaj sporade dum la kreskosezono. La ŝajnberoj estas blankaj aŭ ruĝaj, kaj tute kovritaj per ruĝaj akenoj, entenantaj po unu semon. Ili estas manĝeblaj, sed preskaŭ sengustaj.[5]

Ĵusa genetika esploro montris, ke tiu genro plej bone estu inkludata ene de Potentilla,[6] sed aktuale plej multaj fontoj ankoraŭ listigas ĝin en la genro Duchesnea.[7]

Kataplasmo el pistitaj folioj estas uzata kontraŭ haŭtmalsanoj kiel ekzemo.[8]

Etimologio redakti

La scienca nomo Duchesnea estis donita honore al la franca botanikisto Antoine Nicolas Duchesne (1747-1827) (elparolu /dy.ʃεn/). La litero s ne estas elparolita en tiu nomo. Kaj la franca fonemo /ʃ/ (ŝ) ĝenerale estas esperantigita per la litero ĉ, pro vida rekono, kiel ĉampano[9] (por Champagne), aŭ Ĉerburgo[10] (por Cherbourg).

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. O’Brien, Meghan (December 2006). "Indian Strawberry". Bellarmine University. [1] Alirita la 11an de Junio 2018.
  3. "Invasive species in Belgium: Duchesnea indica". Alirita la 11an de Junio 2018.
  4. Missouri department of Conservation. "Indian Strawberry (Mock Strawberry)". [2] Alirita la 11an de Junio 2018. "This plant is invasive in many locations across America."
  5. Are the mock strawberries toxic? (1986). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2017-05-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2022-11-01.
  6. (2003) “The Phylogeny of Rosoideae (Rosaceae) Based on Sequences of the Internal Transcribed Spacers (ITS) of Nuclear Ribosomal DNA and the trnL/F Region of Chloroplast DNA”, Int. J. Plant Sci. 164 (2), p. 197–211. doi:10.1086/346163. 
  7. The Plant List: Duchesnea. Royal Botanic Gardens, Kew and Missouri Botanic Garden (2013). Alirita 20a de Julio 2016.
  8. . Indian Strawberry (Decembro 2006). Alirita 2017-06-13.
  9. ĉampano en PIV ĉe vortaro.net
  10. Ĉerburgo en PIV ĉe vortaro.net