Du Fu
Du Fu (pr. Tu Fu), Pin Jin: Dù Fǔ , ĉine: 杜甫, Wade-Giles literumado: Tu Fu, ankaŭ foje konata kiel Dù Shàolíng (杜少陵) aŭ Dù Gōngbù (杜工部) (712 - 770) estis ĉina poeto de la Tang dinastio. Li kaj lia amiko Li Bai estas la plej famaj el ĉiuj ĉinaj poetoj.
Du Fu | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | 杜甫 | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 712 en Gongyi | |
Morto | 1-an de januaro 770 (58-jara) en Tanzhou | |
Tombo | tomb of Du Fu [#] | |
Lingvoj | ĉina [#] | |
Ŝtataneco | Dinastio Tang [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Du clan of Jingzhao [#] | |
Patro | Du Xian [#] | |
Infanoj | Du Zongwen • Du Zongwu • Du Siye [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • kaligrafo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia poezio ofte esprimas lian kompaton kontraŭ la suferoj de la popolo en la malordaj tempoj, kiujn li spertis, sed ankaŭ tradicia lirikeco, kiel en lia fama kaj ofte tradukita poemo "Sur altano".
En EsperantoRedakti
Poemoj de Du Fu elĉinigis Shi Chengtai kaj aliaj (Gerrit Berveling, Hu Guozhu, Kris Long, Laŭlum, Ossaka Kenĵi, Vejdo, Xie Yuming kaj S.J.Zee), aperinta ĉe Libraro de Verda Stepo, Esperanto-Asocio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio, 2006, 188 paĝoj.
La 17-an de oktobro 2021 okazis en la ĉina urbo Shenyang la dua Liaoning-recitalo de esperantaj kaj ĉinaj poemoj organizita de la Liaoning-Esperanto-kultura klubo. Dum la unua recitalo refiefigis preskaŭ sole poemojn de forpasintaj Esperanto-poetoj, sed en la dua recitalo oni aŭskultis la Esperanto-versiojn de ĉinaj poemoj en diversaj historiaj periodoj inter alie la poemon Ĝojiga pluvo en printempa nokto de Du Fu[1].
Eksteraj ligilojRedakti
- TTT-paĝo (Esperante) pri li: (foto) Du Fu kaj Dufu-Caotang Muzeo (ligilo ne funkcias) - kopio en Interreta Arkivo (tamen la foto mankas)
- la plena verkaro esperantigita elŝutebla kaj presebla
- TTT-paĝo (france) pri li kun tradukoj (ligilo ne funkcias) - kopio en Interreta Arkivo
- ↑ (eo) Wu Guojiang, Versoj plenaj de verdo, revuo Esperanto, p. 45, n-ro 1365 (2), Februaro 2022