Bulgara Imperio

(Alidirektita el Dua Bulgara Imperio)

La Bulgara Imperio (bulgare Българско царство, latinlitere balgarsko carstvo) estas vorto kutima por priskribi la du periodojn dum la mezepoka historio de Bulgario, dum kiam la ŝtato estis ŝlosila regiona potenco en Eŭropo ĝenerale kaj en Sudorienta Eŭropo aparte - grandparte rivalante kun la Bizanca Imperio. La "du Bulgaraj Imperioj" ne konsideriĝas du apartaj ŝtatoj, sed unu imperio, kiu nur dum interperiodo estis okupita de la Bizanca Imperio.

Bulgara Imperio
681 – 1018

historia epoko • imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Pliska
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La "unua Bulgara Imperio" establiĝis, kiam la bulgaroj ampleksigis sian vivoteritorion al la regiono sude de la rivero Danubo kaj okcidente de la Nigra Maro: dum la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo tiu regiono estis la provincoj Moesia Superior kaj Moesia Inferior de la Romia Imperio. La vivodaŭro de la "unua Bulgara Imperio" ĝenerale estas difinita inter la jaro 681, kiam la Bizanca imperio en pripaca kontrakto skribe agnoskis la ekziston de Bulgara Imperio, ĝis 1081, kiam la armeo de Bizanco konkeris ĝin. La regno laŭgrade ekfloris laŭ politika stabileco kaj kulturo dum la fino de la 9-a kaj komenco de la 10-a jarcento, sub la imperiestroj Boris la 1-a kaj Simeon la 1-a. Tiuepoke ĝi iĝis la kultura kaj literatura centro de la slavaj nacioj de Eŭropo, kaj iĝis unu el la teritorie plej grandaj eŭropaj ŝtatoj.

La mezepoka Bulgara Imperio estis restarigita post sukcesa ribelo sub gvido de du nobeloj de la historia urbo Tarnovo, Ivan Asen la 1-a kaj Teodoro Petro de Bulgario, dum la jaro 1185. Tiu "dua Bulgara Imperio" ekzistis, ĝis la islama Osmanida Imperio konkeris la tutan balkanan regionon fine de la 14-a jarcento - la dato de la konkeriĝo de Bulgario ĝenerale konsideriĝas la jaro 1396, kvankam la lasta parto de Bulgario, la regiono de Sozopol, nur konkeriĝis dum 1453. Sub la imperiestro Ivan Asen la 2-a de Bulgario ĝi dum la unua duono de la 13-a jarcento reakiris multon de la pocento el la 10-a kaj 11-a jarcentoj, kvankam internaj politikaj problemoj kaj invadoj de najbaraj regnoj rabis multe de forto.