Dua Bura milito

milito inter Sud-Afrika Respubliko kaj Britio
(Alidirektita el Dua Bura Milito)

La Dua Bura milito, en angla Second Boer War, en nederlanda Tweede Boerenoorlog, kaj en afrikansa Tweede Vryheidsoorlog, ankaŭ "Dua Liberiga Milito"), kutime konata simple kiel Bura Milito kaj ankaŭ tiame kiel Sudafrika Milito, startis la 11an de Oktobro 1899 kaj finis en la 31a de Majo 1902. Granda Britio venkis super du buraj ŝtatoj en Sudafriko: nome la Sudafrika Respubliko (Respubliko Transvala) kaj la Oranĝa Libera Ŝtato. Britio estis helpata de siaj Kabkolonio, la Kolonio Natalo kaj de kelkaj indiĝenaj afrikaj aliancanoj. La Brita militklopodo estis krome subtenata de volontuloj el la Brita Imperio, kiel el Sudafriko, la kolonioj de Aŭstralio, Kanado, Hindio, kaj de Novzelando. Ĉiuj aliaj landoj estis neutralaj, sed la publika opinio en multaj estis tre kontraŭa al Britio. Ankaŭ ene de Britio kaj de ties Imperio estis grava opozicio al la Dua Bura milito.

Buroj ĉe tranĉeo ĉe Mafeking, 1899.

La Britoj estis trofidemaj kaj sub-preparitaj. La Buroj estis bone armitaj kaj frapis la unuaj, sieĝante Ladysmith, Kimberley, and Mafeking komence de 1900, kaj venkante en gravaj bataloj ĉe Colenso, Magersfontein kaj Stormberg. Gape, la Britoj alportis grandajn nombrojn de soldatoj kaj kontraŭatakis. La generalo Redvers Buller estis anstataŭata de Lord Roberts kaj Lord Kitchener. Ili liberigis la tri sieĝatajn urbojn, kaj invadis la du Burajn respublikojn en la fino de 1900. La antaŭeniraj marŝoj de la Brita Armeo estis tiom frakasiga ke la Buroj ne luktis etapajn batalojn defende de sia hejmlando. La Britoj tuj ekkontrolis la tuton el la Oranĝa Libera Ŝtato kaj el Transvalo, dum la civilaj estroj kaŝiĝis aŭ iris en ekzilon. Konvencie la milito estis finfinita. Britio oficiale aligis la du landojn en 1900, kaj alvokis al "khaki election" (milita balotado) por doni al la registaro alian ses jaroj de povo en Londono.

Disvolviĝo redakti

Kitchenes disvastigis la uzadon de ĉaroj kaj sendependo el trajnoj permesis al la britoj malfortigi la sieĝon al Kimberley, venki super la bura generalo Cronje en Paardeberg (februare de 1900). Sekvis aliaj venkoj kaj finfine la britoj okupis la ŝtaton de Oranĝo. Post halto pro epidemio Roberts reatakis kaj konkeris Johanesburgon (31an de majo) kaj Pretorion (5an de junio) jam en Transvalo, kiu estis jam aneksata septembre de 1900. La prezidanto Kruger, laca kaj maljuna, foriris eksterlande serĉi apogon, sed jam ne revenos (mortiĝos en Svisio en 1904).[1]

Referencoj redakti

  1. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 36-37.