Ahmet Davutoğlu

(Alidirektita el Dua Kabineto de Davutoğlu)

Ahmet DAVUTOĞLU (naskiĝis la 26-an de februaro 1959 en Taşkent, provinco Konya) estas turka politikisto kiu estis ekde aŭgusto 2014 ĝis majo 2016 gvidanto de la partio Adalet ve Kalkınma Partisi (Partio de Justeco kaj Disvolviĝo) (AKP) kaj ministroprezidento de la Turka Respubliko.[1].

Ahmet Davutoğlu
Persona informo
Ahmedt Davutoğluhh
Naskiĝo 26-a de februaro 1959
en Turkio Konya
Religio sunaismo vd
Lingvoj turkaarabaanglagermana vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Universitato Boğaziçi • Istanbul High School vd
Partio Adalet ve Kalkınma Partisi
Subskribo Ahmet Davutoğlu
Familio
Edz(in)o Sare Davutoğlu vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • politikologo • pedagogoverkistoprofesoroekonomikisto vd
Laborkampo internaciaj rilatojekstera politiko vd

Ministroprezidanto
de Turkio
Dum 28-a de aŭgusto 201424-a de majo 2016
Antaŭulo Recep Tayyip Erdoğan
Sekvanto Binali Yıldırım
Gvidanto de Adalet ve Kalkınma Partisi
Dum 27-a de aŭgusto 201422-a de majo 2016
Antaŭulo Recep Tayyip Erdoğan
Sekvanto Binali Yıldırım
42-a ministro pri eksteraj rilatoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo kaj kariero redakti

Ahmet Davutoğlu estas la filo de Mehmet kaj Menmune Davutoğlu. Lia patrino mortis kiam li havis 4 jarojn. Li vizitis la Istanbul Erkek Lisesi antaŭ ol li eniris la Boğaziçi Üniversitesi kaj studis ekonomian kaj politikan sciencon. [2]. En 1983 li diplomiĝis kaj poste ricevis sian doktoran gradon (PhD) per de la Fako de Politika Scienco kaj Internaciaj Rilatoj ĉe la Universitato de Bosporus. Post sep jaroj li iĝis asistanta profesoro de la Internacia Islama Universitato de Malajzio. Ekde 1995 ĝis 1999 li laboris ĉe la Universitato Marmara kiel prelegisto kaj poste li komencis sian laboron kiel profesoron ĉe la Universitato Beykent en Istanbulo, deĵorante por Internaciaj Rilatoj. [3].

Politikaj efikoj redakti

En 2002, post la venko de la AKP Davutoğlu aliĝis la partio kaj estis unufoje selektita kiel la ĉefa konsilisto de la tiama ministroprezidento Recep Tayyip Erdoğan, kaj la 1-an de majo 2009 li transprenis la poston de Ali Babacan kiel Ministro pri Eksteraj Rilatoj.

La 27-an de aŭgusto 2014 Davutoğlu estis selektita kiel la nova gvidanto de la AKP. Erdoğan donis al li la ordon fondi la Unuan Kabineton de Davutoğlu.[4] La Dua Kabineto de Davutoğlu, kiu ekzistis ekde la 28-an de aŭgusto ĝis la 24-an de novembro 2015, estis fondita por la preparado de nova parlamenta selekto en novembro, kiam la parlamenta selekto en junio oni ne povis krei registaron. Post la novaj selektoj la AKP denove gajnis la absolutan plimulton, tiam la Tria Kabineto de Davutoğlu povis esti fondita. Malgraŭ la venko, Davutoğlu estis malkontenta kun la ideo de Erdoğan restrukturi Turkion en prezidenta respubliko, tial preso spekulis pri retiriĝo de Davutoğlu. [5] [6]. La 5-an de majo, Davutoğlu raportis, ke li anoncis sian retiriĝon de sia posteno kiel ministroprezidento kaj gvidanto de la partio. La 22-an de majo 2016, Binali Yıldırım anstataŭigis la gvidantan pozicion. [7]

Verkoj redakti

  • Alternative Paradigms: The Impact of Islamic and Western Weltanschauungs on Political Theory. University Press of America, 1994
  • Civilizational Transformation and the Muslim World. Quill, 1994
  • Stratejik derinlik: Türkiye'nin uluslararası konumu. Küre Yayınları, 2001
  • Osmanlı Medeniyeti: Siyaset İktisat Sanat. Klasik, 2005
  • Küresel Bunalım. Küre, 2002 [8].

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Ahmet Davutoglu Success Story (artikolo ĉe Successstory.com, vizitita la 24-an de majo 2016)
  2. Neuer türkischer Regierungschef (artikolo ĉe SPIEGEL Online, vizitita la 24-an de majo 2016)
  3. The Prime Minister of the Republic of Turkey Ahmet Davutoğlu (artikolo ĉe UN.org, vizitita la 24-an de majo 2016)
  4. Turkey election: PM Davutoglu resigns in procedural move (artikolo ĉe BBC News, vizitita la 24-an de majo 2016)
  5. Türkische Medien spekulieren über Davutoğlu-Rücktritt (artikolo ĉe ZEIT Online, vizitita la 24-an de majo 2016)
  6. Turecki premier Ahmet Davutoglu podał się do dymisji Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine (artikolo ĉe Wiadomosci Onet.pl, vizitita la 24-an de majo 2016)
  7. Binali Yıldırım başbakanlık görevini devraldı (artikolo ĉe Milliyet, vizitita la 24-an de majo 2016)
  8. CV of Prof. Dr. Ahmet Davutoglu Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, Koerber-Stiftung.