Dua Kebeka Konferenco

La Dua Kebeka Konferenco (kodnomita "OCTAGON") estis alt-nivela milita konferenco okazinta dum la Dua Mondmilito inter la Brita kaj Usona registaroj. La konferenco okazis en Kebeko, el la 12a al la 16a de septembro, 1944, kaj la dua konferenco okazis ankaŭ en Kebeko, kiel "QUADRANT" en aŭgusto 1943. La ĉefaj reprezentantoj estis Winston Churchill, Franklin D. Roosevelt kaj la Kombinita Ĉefa Stabanaro. La kanada ĉefministro William Lyon Mackenzie King estis la gastiganto sed ne partoprenis en la ŝlosilaj kunsidoj.

Oni atingis interkonsentojn en jenaj aferoj: okupo fare de Aliancanoj de la zonoj en la venkita Germanio, Plan Morgenthau por senmilitistigi Germanion, plua usona Lend-Lease helpo al Britio, kaj la rolo de la Royal Navy en la milito kontraŭ Japanio.