Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

La Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, parto de la Fundamento de Esperanto, estis ago de la Akademio de Esperanto. Per ĝi oficialiĝis 587 radikoj por la lingvo internacia Esperanto. La aprobo okazis en 1919. La papera eldono "Dua Aldono al Universala Vortaro" publikiĝis samjare en la Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka, eldonita fare de la Esperantista Centra Librejo en Parizo. La Dua Oficiala Aldono prezentis grandparte nur difinojn en Esperanto, kaj nur en malmultaj kazoj enhavis tradukojn en naciajn lingvojn. Nacilingvajn tradukojn cetere poste komplete malhavis ankaŭ la Sepa kaj la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.

Radikoj el la Fundamento redakti

Radikoj, klare Fundamentaj per la 7a OA redakti

  • dogm/o (el la Antaŭparolo), milion/o (el la Ekzerco 14), paradoks/o (el la Antaŭparolo), projekt/o (el la Ekzerco 25)


Vidu ankaŭ redakti