Dua koncilio de Melfi

La dua koncilio de Melfi, kunvokita kaj prezidita de papo Aleksandro la 2-a, estas sinodo de la Katolika Eklezio okazinta en Melfi ekde la 1-a de aŭgusto ĝis septembro de 1067.

La dua Melfia koncilio koncize redakti

Koncilio Papo prezidanta la laborojn Religiaj partoprenantoj Nobeluloj partoprenantaj Dato de efektiviĝo Precipaj decidoj Notoj
Dua koncilio de Melfi Papo Aleksandro la 2-a Ĉefepiskopo de Salerno Roberto la Giskarda, Ruĝero el Altavilla kaj Gisulfo la 2-a, lombarda princo de Salerno. Ekde la 1-a de aŭgusto 1067 ĝis septembro de 1067 Ekskomuniko kontraŭ Roberto la Giskarda, Guimondo el Moulins kaj Turgisio el Sanseverino Iuj sesioj de la koncilio efektiviĝis, en Kapitanata, nome en Troia (Apulio).
 
Fratoj Roberto la Giskarda kaj Ruĝero el Altavilla, protagonistoj de la Koncilio.

Organizaj aspektoj redakti

La eklezia kunveno gastiĝis en kastelo de Vulture, en Melfi, kun la partopreno de kelkaj kardinaloj, nobeluloj kaj nombraj episkopoj kaj abatoj.

Aleksandro la 2-a celebras la Sinodon en la preĝejo de Sankta Petro, kiu estas la unua katedralo de la urbo, sub la rekta jurisdikcio de la Apostola Seĝo. En la koncilio partoprenas, interalie, ankaŭ episkopo de Tuskulo, Johano la 3-a.

La papo organizas iujn sekciojn ankaŭ en la najbara urbo Troia (Tiu urbo de la Kapitanata estos preferita por la celebro de aliaj kvar koncilioj). [1]

Religiaj aspektoj redakti

Aleksandro la 2-a okupiĝas pri aferoj koncernantaj la klerikaro de Apulio, Basilikato, Kampanio kaj Balkana duoninsulo.

La koncilio modifas la limojn de iuj diocezoj kaj eloficigas la episkopon de la diocezo de Cerignola-Ascoli Satriano pro tio ke li ne estis legitime konsekrita kaj apartenanta al bizanca frakcio.

Aleksadro la 2-a ekirigas enketon pri la benediktana monaĥaro de Sankta Maria de Insuloj Tremiti, kiuj estis ribelintaj kontraŭ la Abatejo de Montokasino kaj konstituis respublikon en la insuleto Sankta Nikolao, en la vasta maro fronte al promonto Gargano (Apulio). La papo konfidas al la ĉefepiskopo Hugo el Otranto jurisdikcion sur kvin diocezoj sufraganaj: Diocezoj de Castro, Ugento, Alessano, Gallipoli kaj ĉefdiocezo de Lecce.

Aleksandro la 2- nomumas Arnaldon, jam de la sekvantaro de Normandoj, ĉefepiskopo metropolita de Acerenza.

La papo komsentas kaj aprobas la peticion de Michele Bodin (Mihailo Prislavo), filo de reĝo Mihailo, kaj starigas en balkanoj aŭtonoman episkopadon de Antivari, en Dokleo.

Intervenas en la laboroj la ĉeepiskopo Alfano el Salerno, kiu ilustras la situacion en sia Ĉefdiocezo. La koncilio ekskomunikas, en septembro, Turgision el Sanseverino, ĉar uzurpanton de posedaĵoj de la eklezio kaj de la princo Gisulfo,

Aleksandro la 2-a akuzas Roberon la Giskardan pri uzurpado de ekleziaj posedaĵoj kaj lin devigas redoni. La koncilio ekskomunikas Roberton la Giskardan pro uzurpo kaj neredono de la posedaĵoj de la eklezio de Salerno.[2]

 
Vido de la Kastelo de Melfi (Basilikato), sidejo de la kvin Koncilioj

Politikaj aspektoj redakti

La papo celas reestabli la kunlaboran asocion inter Normanoj kaj Eklezio kiu sin regu sur la komunaj avantaĝoj de la Apostola Seĝo kaj de la normanaj dinastioj.

Kaj li plisolidigas la influon de la Eklezio kaj provas rekudri la rilatojn kun la normanaro post la ŝiro de la invado, dum Roberto konfidas al sia edzino Sichelgaita la taskon de la repacigo kun la papo, kiu fine ricevas en aŭdienco Gisulfon la 2-an lombardan dukon de Salerno kaj la du normanajn fratojn Roberton kaj Ruĝeron.

La alaj Melfiaj koncilioj redakti

Tiel konkludiĝas la dua de la kvin Melfiaj koncilioj kunvokitaj en la periodo de malmultaj jaroj en la normana ŝtato kun la aktiva partopreno de kvin malsamaj papoj.

Antaŭe papo Nikolao la 2-a estis kunvokinta en 1059 la unuan komcilion de Melfi. Post tiuj kvin koncilioj en Melfi okazis alia koncilio, en 1130; sed tiu lasta neniam estos rekonata laŭkanona por la Eklezio ĉar kunvokita kaj presidita de kontraŭpapo Anakleto la 2-a.

Kronologio de la Papaj Koncilioj en Melfi redakti

Koncilio Papo Dato Dekretoj
Unua koncilio de Melfi Nikolao la 2-a 3-a de aŭgusto - 25-a de aŭgusto 1059 Antaŭata de traktato de Melfi kaj kokludiĝas per la Konkordato de Melfi.
Dua koncilio de Melfi Aleksandro la 2-a 1-a de aŭgusto - septembro 1067 Ekskomuniko kontraŭ Roberto la Giskarda.
Tria koncilio de Melfi Urbano la 2-a 10-a de septembro - 17-a de septembro 1089 Estas proponita la Unua krucmilito.
Kvara koncilio de Melfi Paskalo la 2-a Aŭgusto 1101 Ekskomuniko por la urbo Benevento. (dato ne certa)
Kvina koncilio de Melfi Inocento la 2-a 4-a de julio - 18-a de julio 1137 Ekskomuniko kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a kaj mallegitimo de Ruĝero la 2-a Altavilla kaj ligitimo de Rainulfo la 3-a Drengot.

Notoj redakti

  1. Portreto de la papo, realigita en la jaroj 1748 / 1765, ornamos la katedralon de Melfi por memorigi la veneton.
  2. Papa buleo konigas ke en la sinodo okazinta la 1-an de aŭgusto en Melfi en la preĝejo, episkopa sidejo, episkopo Alfano plendas kontraŭ Vilhelmo la 1-a el Altavilla pro uzurpo de ekleziaj posedaĵoj. “Ni lin kunvokis antaŭ ni kaj lin admonis redoni al la Eklezio kion li perforte rabis. Sed li ne volis obei kaj, kun la konsento de la Sankta Kolegio, ni lin malproksimigas, kune kun liaj partianoj, el la sojloj de la Sankta Eklezio kaj lin trafas per anatemo ĝis kiam li pentu kaj redonu.


Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Bibliografio redakti

  • John Julius Norwich, I Normanni nel Sud 1016-1130. Mursia: Milano 1971 (el. orig. The Normans in the South 1016-1130. Longmans: Londono, 1967).
  • Nino Lavermicocca, Bari bizantina 1071-1156: Il declino, Ed. di Pagina ISBN 88-7470-029-6
  • Ferdinand Chalandon, Histoire de la domination normande en Italie et en Sicile, Parigi 1907. Ed. it: Storia della dominazione normanna in Italia ed in Sicilia, trad. di Alberto Tamburrini, Cassino 2008. ISBN 9788886810388