Dua koncilio de Niceo

La Dua koncilio de Niceo (antikve-greke Δευτέρᾱ Σῠ́νοδος τῆς Νῑκαίᾱς, Deutérā Sínodos tē̂s Nīkaíās, latine Concilium Nīcaenum secundum) estas la sepa ekumena koncilio de katolikoj, ortodoksuloj, prakatolikoj kaj diversaj okcidentaj eklezioj. Ĝi okazis en 787 en Niceo (loko de la Unua koncilio de Niceo en nuna Turkio). Ĝi restarigis la honoradon de ikonoj kiuj estis subpremitaj per imperia edikto ene de la Bizanca Imperio dum la regado de Leono la 3-a.

Dua koncilio de Niceo
Agia Sofia de Niceo, kie okazis la Koncilio

HistorioRedakti

La honorado de ikonoj esis subpremita per imperia edikto ene de la Bizanca Imperio dum la regado de Leono la 3-a. Lia filo, Konstantino la 5-a okazigis sinodon por oficialigi la subpremadon. Post la morto de Konstanino la 5-a, lia filo, Leono la 4-a, ankaŭ samopiniis; post la morto de Leono la 4-a en 780, tamen, lia edzino, Irene de Ateno, ekregadis. La imperiestrino estis pli favora al ikonoj, kaj ŝi dedicis kunvoki koncilion por ilia restarigo.

La koncilio denove estis alvokita por kunveno en Niceo, ĉar Bizanco daŭre estis malfidita. La koncilio kunvenis la 24-an de septembro 787. Ĝi havis 350 membrojn: 308 episkopoj aŭ iliaj reprezentantoj subskribitaj. Prezidis Tarazio (antikve-greke Ταράσιος, Tarásios) la Patriarko de Konstantinopolo, kaj sep sesioj estis aranĝitaj en Niceo.

La papaj delegitoj esprimis sian aprobon de la restarigo de la admiro de ikonoj. La patriarko sendis plenan klarigon pri la konferencaj artikoloj de la koncilio al Hadriano la 1-a, kiu igis ĝin tradukita al latino.

DecidojRedakti

La koncilio deklaris ke "Ĉar la sankta kaj viviga kruco estas ĉie starigita kiel simbolo", tiel ankaŭ devus la bildoj de Jesuo Kristo, la Virgulino Maria, la sanktaj anĝeloj, same kiel la sanktuloj kaj aliaj piaj kaj sanktaj viroj ktp., kaj ekspoziciitaj sur la muroj de preĝejoj, en la hejmoj, kaj en ĉiuj evidentaj lokoj.

SekvojRedakti

La Dua konsilio de Niceo estas famkonata en la Orienta Ortodoksa Eklezio kiel "La dimanĉo de la Triumfo de Ortodokseco" ĉiun jaron la unua dimanĉe post Pasko kaj denove la dimanĉon pli proksima al la 11-a de oktobro. La antaŭa festado festas la koncilion kiel la kulmino de la bataloj de la eklezio kontraŭ herezo, dum la lasta festas la koncilion mem.