Dubaja Urbocentro

la centra kvartalo de Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

La Dubaja Urbocentro, en angla Downtown Dubai, iam konata kiel Downtown Burj Dubai, en araba داون تاون دبي, estas grand-skala, miks-cela disvolviga komplekso ankoraŭ disvolvigata en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas hejmo de kelkaj el la plej grandaj kaj gravaj mejloŝtonaj lokoj kiel Burĝ Ĥalifa, Dubai Mall,[1] kaj la Dubaja Fontano. Ĝi kovras areon de 2 kvadrataj kilometroj, je ĉirkaŭkalkulita kosto de 20 mil milionoj da usonaj dolaroj (73 mil milionoj da emirlandaj dirhamoj) je finkompletigo kaj je 2017, havis 13,201 loĝantojn.[2]

Dubaja Urbocentro
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 11′ N, 55° 16′ O (mapo)25.18366111111155.266638888889Koordinatoj: 25° 11′ N, 55° 16′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Dubaja Urbocentro (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Dubaja Urbocentro (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Dubaja Urbocentro
Dubaja Urbocentro
Situo de Dubaja Urbocentro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Downtown Dubai [+]
vdr
Burĝ Ĥalifa dominanta la nuboskrapularon de Dubaja Urbocentro, Dubajo, 2015.

Tiu areo estas laŭlonge de la Avenuo Ŝejĥo Zajed, tra Alŭasl, nome komunumo en la nordokcidento de Dubajo. Ĝi limas sude kun la Business Bay kaj nordoriente kun la Financcentra Ŝoseo, kiu apartigas ĝin el Zabil Dua kaj Komerca Centro Dua.

Araba loka malaltnivela stilo de arkitekturo estas en la Malnova Urbo, dum altnivelaj nuntempaj kontruaĵoj dominas la ceteron de la areo. Dubaja Urbocentro proponas ampleksan gamon de altnivelaj hoteloj kiel Address Downtown, Vida Downtown, Al Manzil Downtown, same kiel de distrejoj kiel luksega araba bazaro, nome Suk Al Bahar kaj 3.5 km-longan strion de restoracioj kaj kafejoj sur la Bulvardo Ŝejĥo Mohammad bin Raŝid. Suk Al Bahar havas ĉirkaŭ 100 vendejojn kaj ĉirkaŭ 20 restoraciojn, kafejojn kaj vendejarojn apudajn al la Dubaja Fontano.[3]

Notoj redakti

  1. Lonsway, Brian. "Mall: Very Large. Center of Now. Fast." The Dubai Mall. Singapore: DP Architects 2012.
  2. "Population In Dubai, UAE". Alirita la 11an de jlio 2019.
  3. Souk Al Bahar In Downtown Dubai.