Dubenzotiofeno

kemia kombinaĵo
Dubenzotiofeno
Plata kemia strukturo de la
Dubenzotiofeno
Tridimensia kemia strukturo de la
Dubenzotiofeno
Dubenzotiofeno estas potenca agento kontraŭ "Mycobacterium tuberculosis"
Alternativa(j) nomo(j)
  • Bifenilena sulfido
  • Dufenilena sulfido
Kemia formulo
C12H8S
CAS-numero-kodo 132-65-0
ChemSpider kodo 2915
PubChem-kodo 3023
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj kristaloj
Molmaso 184.256 g·mol−1
Denseco 1.252g cm−3
Fandpunkto 97 °C
Bolpunkto 322 °C
Refrakta indico  1,5741
Ekflama temperaturo 170 °C[1]
Memsparka temperaturo 450 °C
Solvebleco Akvo:0.00015 g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R50 R53
Sekureco S36 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H311, H315, H331, H332, H400, H410[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P273, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P311, P312, P321, P330, P332+313, P361, P362, P363, P391, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dubenzotiofeno estas organo-sulfura komponaĵo konsistante je du benzenaj ringoj fanditaj la centra tiofena ringo. Ĝi estas senkolora solidaĵo iomete kemie simila al la antraceno. Ĉi-hetero tricikla kombinaĵo, kaj aparte ĝiaj alkil-substituitaj derivaĵoj, vaste okazas en pli pezaj frakcioj de la nafto.

Dubenzotiofenaj derivaĵoj estas potencaj anti-bakteriaj agentoj uzataj en la traktado de tuberkulozo kaŭzata de la fungo konata kiel Mycobacterium tuberculosis. Neantaŭlongaj eksperimentoj elmontris ke la genro "Rhodococcus rhodochrous" degradigas la dubenzotiofenon per oksidado kaj eliminigo de la sulfuro en la tiofena ringo.

Akvaj solvaĵoj de dubenzotiofeno estis submetitaj al lumo kaj fotolizaj eksperimentoj estis mezurataj sub variantaj oleo-koncentriĝoj, salaj kondiĉoj kaj kvanto da flosantaj partikloj. Fotolizo transformis la dubenzotiofeno en pli akvosolveblaj produktoj kaj la ĉefa fotoprodukto formita en akvaj sistemoj estis la dubenzofurano, iu alte toksa komponaĵo. Aliaj oksigenhavaj produktoj formiĝis en la krudolea/akva sistemoj. Salsolvaĵoj elmontris duoblan plibonigon en la fotoliza rapido inter 30% kaj 40%.

Sintezo redakti

  • Dubenzotiofeno estas preparata per agado de la dufenilo kaj sulfura duklorido en ĉeesto de aluminia triklorido:
Sintezo de la dubenzotiofeno
 
Sintezo de Dubenzotiofeno ekde la dufenilo.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti