Duce ([DUĉe] itala prononco: [ˈduːtʃe], "estro") estis itala titolo, derivita el la latina vorto "dux", kaj adapto de duko. La estro de la Nacifaŝisma Partio nome Benito Mussolini estis identigita de la faŝistoj kiel Il Duce ("La estro") de la movado. En 1925 ĝi iĝis referenco al la diktatora posteno de Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ("Lia Ekscelenco Benito Mussolini, Registarestro, Estro de Faŝismo kaj Fondinto de la Imperio").[1] Mussolini tenis tiun titolon kune kun tiu de Prezidanto de la Konsilio de Ministroj: tiu estis la konstitucia posteno kiu titoligis lin por regadi en Italio je la konto de la Reĝo de Italio. La esprimo "Fondinto de la Imperio" estis aldonita por la ekskluziva uzado de Mussolini kiel agnosko de lia fondo de oficiala jura ento de Itala Imperio je la konto de la Reĝo en 1936 post la venko de Italio en la Dua ital-etiopa milito. La titolo estis tenita de Mussolini ĝis 1943, kiam li estis elpostenigita fare de la reĝo kaj la posteno de "Duce" estis malmuntita, dum la marŝalo Pietro Badoglio, nome 1a Duko de Adisabebo estis nomumita Presidente del Consiglio (Registarestro).

En septembro 1943, Mussolini nomumis sin la "Duce de la Itala Sociala Respubliko" (en itala: Duce della Repubblica Sociale Italiana), kaj tenis tiun postenon ĝis la falo de la Itala Sociala Respubliko kaj sia morto en aprilo 1945.[2]

Tiu postentitolo estis la modelo kiun aliaj faŝismaj estroj adoptis, kiel la titolo de Führer por Adolf Hitler, de caudillo de Francisco Franco, de Conducător de Ion Antonescu ktp.

Notoj redakti

  1. bildo: Propaganda afiŝo de Benito Mussolini, per priskribo "Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ...". [1]
  2. Quartermaine, L. (2000). Mussolini's Last Republic: Propaganda and Politics in the Italian Social Republic. p. 21 Alirita la 27an de januaro 2019.