Dudeștii Vechi
Dudeștii Vechi [dudeŝtij vekj] (hungare: Óbesenyő, bulgare: Стар Бешенов, Stár Bišnov, Star Beshenov, germane: Altbeschenowa) estas komunumo en Rumanio okcident-sudookcidente de Sânnicolau Mare. En 1910 Óbesenyő havis 5 913 loĝantojn (bulgaroj, ciganoj, hungaroj, germanoj), en 1992 4 450 (bulgaroj, rumanoj, ciganoj). Ĝia unua mencio estas el 1213. La bulgaroj estis koloniigitaj en 1737. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (al Csanád, poste Torontál). Administre apartenas al ĝi Cheglevici kaj Colonia Bulgară. Tiu komumumo estas la unusola rumana loko, kie bulgaroj havas lernejon.
Dudeștii | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Timiș | |
Alinome | Óbesenyő (hungare), Стар Бешенов (bulgare) | |
Iama hungara departemento | Torontál | |
Situo | 46° 3′ N, 20° 29′ O (mapo)46.04611111111120.478888888889Koordinatoj: 46° 3′ N, 20° 29′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 79 m | |
Poŝtkodo | 307150 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4 361 (2009) | |
– vilaĝo | 3 881 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 156721 | |
Ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Vălcani, kiu de tiam estas aparta komunumo.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Vidu ankaŭ la liston de hungaraj loknomoj kun besenyő (= peĉenego) en la Hungara reĝlando.
Eksteraj ligilojRedakti
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002