Dudeksepa egipta dinastio

La dudeksepa egipta dinastio, ankaŭ nomata unua persa dominado regis ekde la jaro 525 ĝis 404 a. K.

Dudeksepa egipta dinastio
Dinastio
Apero -525 [#]
Fino -404 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Statuo de la 27a dinastio.

Egiptio estis submetita kaj integrita en la Aĥemenida Imperio en du okazoj. La unua dominado daŭris 120 jarojn. La persaj reĝoj estis reprezentitaj en Memfiso de satrapo kaj trezoristo, kvankam ideologie ĉi imperiestroj estis la sukcedintoj de la faraonoj saisaj kaj laŭ Manetono ili estis la 27a dinastio.

Dum la saisa epoko Egiptio brile prosperis kaj ekonomie kaj kulture; Kambizo la 2-a kaj Dario la 1-a akiris provincon speciale profitodonan.

Samtempe, la lokaj ŝtatlaboristoj aliancitoj kaj la persoj estis tre spertaj administrante la rimedojn, ili ankaŭ plifortigis la garnizonojn kun fremduloj (kiel la garnizono jud-aramea de Elefantina) kaj donis eblecojn al grekoj kaj fenicoj por komercado.

Kambizo la 2-a kaj speciale Dario la 1-a estis reprezentitaj kiel veraj faraonoj en multnombraj publikaj kaj privataj monumentoj.

Ĉirkaŭ la jaro 445 a. K., sub Artakserkso la 1-a, Herodoto vizitis Egiption.

La 26a, 27a, 28a, 29a, 30a kaj 31a dinastioj konsisitigas la epokon kutime nomata Malfrua Egipta Periodo.

Faraonoj de la 27a dinastioRedakti

Nomo Komentoj Regado
Kambizo la 2-a - 525 - 521 a. K.
Smerdio - 521 - 521 a. K.
Dario la 1-a - 521 - 485 a. K.
Kserkso la 1-a - 485 - 465 a. K.
Artakserkso la 1-a - 465 - 424 a. K.
Kserkso la 2-a - 424 - 424 a. K.
Sogdiano - 424 - 423 a. K.
Dario la 2-a - 423 - 404 a. K.
Artakserkso la 2-a - 404 - 404 a. C.
Antaŭa dinastio Malfrua Egipta Periodo Sekva dinastio
26a dinastio 26a dinastio 28a dinastio