La Duden estas vortaro de la germana lingvo, kies unua eldono estis publikigita en 1880 fare de Konrad Duden kaj origine nur estis ortografia vortaro. La intertempe vasta gamo da produktaĵoj el la vortara serio aperas en libra kaj elektronika formatoj en la eldoneja branĉo Duden Verlag de la tegmenta eldonejo Bibliographisches Institut (do "Bibliografia Instituto", mallonge BI) en Berlino.

Die Deutsche Rechtschreibung

emblemo

skribita verko • dictionary of the German language
Aŭtoroj
Aŭtoro Konrad Duden
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1880
Ĝenro vortaro
Honorigoj Premio de la jara lingvofraŭdanto
vdr
emblemo de la vortara serio
okcidentgermania poŝtmarko de 1980 okaze de la 100-jara jubileo de la unua ortografia vortaro de Duden: komparo de paĝoj el 1880 (maldekstre) kaj 1980 (dekstre).

Laŭ stato fine de 2012 la verko estas eldonata en dekdu volumoj, kiuj kovras la sekvajn temojn:

  1. Die deutsche Rechtschreibung ("La germana ortografio", nuntempe 25-a eldono)
  2. Das Stilwörterbuch ("La pristila vortaro", nuntempe 9-a eldono)
  3. Das Bildwörterbuch ("La bildvortaro", nuntempe 6-a eldono)
  4. Die Grammatik ("La gramatiko", nuntempe 8-a eldono)
  5. Das Fremdwörterbuch ("La vortaro de fremdaj vortoj", nuntempe 10-a eldono)
  6. Das Aussprachewörterbuch ("La prononca vortaro", nuntempe 6-a eldono)
  7. Das Herkunftswörterbuch ("La etimologia vortaro", nuntempe 4-a eldono)
  8. Das Synonymwörterbuch ("La vortaro de sinonimoj", nuntempe 5-a eldono)
  9. Richtiges und gutes Deutsch ("Ĝusta kaj bona germana [lingvaĵo]", nuntempe 7-a eldono)
  10. Das Bedeutungswörterbuch ("La prisignifa vortaro", nuntempe 4-a eldono)
  11. Redewendungen ("parolturnoj", nuntempe 3-a eldono)
  12. Zitate und Aussprüche ("citaĵoj kaj diraĵoj", nuntempe 3-a eldono)

La vortara redakcio tre detale observas la lingvan evoluon kaj en la vortarajn volumojn prenas vortojn kiuj aperas kun certa ofteco en la amaskomunikiloj. La vortaro tial tre aktuale kaptas la modernan vortprovizon. Kelkfoje ankaŭ neologismoj publikiĝas, laŭ iuj germanlingvanoj tro senkritike, kio regule rezultigas protestajn diskutojn kontraŭ tia tro malferma novemo.

stando en la Frankfurta librofoiro 2012

En la 24-a eldono de la ortografia vortaro de 2006 la redakcio krome en kazoj de ortografiaj variaĵoj starigi rekomendojn kaj kvazaŭ meti lingvajn normojn, kiuj ne ekestis el la praktika lingvouzo aŭ el decidoj de la konsilio por la germana ortografio. Averaĝe, ĉiu kvar al kvin jarojn eldonatas nova vortara eldono.

Krom la vortara serio "Duden en 12 volumoj" la eldoneja branĉo Duden ankaŭ eldonas la pli ampleksajn seriojn Deutsches Universalwörterbuch ("universala vortaro de la germana lingvo") kaj Das große Fremdwörterbuch ("la granda vortaro de fremdaj vortoj"), kaj multnombrajn aliajn librojn.