Dugongo

La dugongo (Dugong dugon) el la ordo de sirenoj kaj familio de dugongedoj troviĝas ĉe la marbordoj de Gŭangdong de Ĉinio kaj Tajvano, kaj ankaŭ ĉe la orienta marbordo de Afriko, la sudorienta marbordo de Azio kaj la norda marbordo de Aŭstralio. Ĝi aspektas spindeloforma, kun malgranda kapo kaj dika korpo. Ĝi havas dikan haŭton kaj maldensajn mallongajn harojn. La antaŭaj kruroj de ĝiaj terdevenaj prauloj estas evoluintaj al naĝiloj kaj la malantaŭaj kruroj tute malaperis. Ĉe la fino de la korpo estas larĝa vostonaĝilo, kiu etendiĝas dekstren kaj maldekstren kaj kies mezo prenas formon de novluno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dugongo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Sirenoj Sirenia
Familio: Dugongedoj Dugongidae
Gray, 1821
Subfamilio: Dugonginae
Gray, 1821
Genro: Dugong
Lacépède, 1799
Specio: D. dugon
Dugong dugon
(Müller, 1776)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dugongoj vivas nur en malprofundaj tropikaj maro. Foje ili eniras enfluejon de rivero, sed restas tie nelonge. Ĝenerale ili agas pare aŭ 3-6-ope. Ĉe tagiĝo kaj vesperiĝo ili naĝas al bordo por serĉi manĝaĵojn kaj manĝas ĉefe diversajn marherbojn kaj algojn kreskantajn en malprofunda akvo. Tage ili sin kaŝas en la marfundo 30-40 metrojn for de la akvosupro kaj en difinita tempo suprennaĝas por spiri. Ili ne migras, kaj tial oni povas ofte vidi saman aron de dugongoj ĉe sama marbordo. Dugongoj naĝas malrapide per sia vostonaĝilo svingata supren kaj malsupren. Ili povas generi tutjare. Dugongino ĉiufoje naskas unu idon, kaj la gravedeco daŭras 11 monatojn. La nove naskita dugongido tuj povas suprennaĝi por spiro. La ido nutras sin per lakto de la patrino ĝis ĝi mem povas serĉi manĝaĵon.

En Toba-akvario de Japanio, en la 1980-aj jaroj iu plenkreska dugongo ĉiutage manĝis 8 kilogramojn da furaĝo. Ĝi spiris sur akvosurfaco post ĉiu 90-210-a sekundo.

La dugongo estas la sola vivanta specio en sia familio, post kiam la stelera dugongo estis ĉasita ĝis formorto en la 18-a jarcento. Ĝi estas vundebla laŭ la klasifiko de IUKN, kaj estas protektata de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio. Malgraŭ la protektoj, la populacio ankoraŭ malpliiĝas pro homaj kaŭzoj: dronado en fiŝretoj, difektado de habitato, kaj ĉasado. Ĉasado de dugongoj nun estas plejparte malpermesata, sed pli frue okazis ofte por uzi ilian karnon kaj grason. La graso estas konsiderata valora drogo en ĉina medicino.

Arealo kaj habitato redakti

 
Dugongo ĉe la marfundo en Marsa Alam, Egiptujo

Dugongoj troviĝas en varmaj apudborda akvo de la okcidenta Pacifika Oceano ĝis la orienta marbordo de Afriko,[1] apud laŭtakse 140 000 km da marbordo[2] inter 26° N kaj 27° S.[3] Oni, kredas, ke la historia arealo respondas al tiu de maraj potamogetonacoj kaj hidrokaritacoj. La plena grando de la iama arealo estas nesciata, sed oni supozas ke la nunaj populacioj montras la historiajn limojn de la arealo,[3] kvankam ili estas tre disrompitaj.[4] Dum pli varmaj partoj de la Holoceno ĝi eble estis pli vasta ol nun.[5] Populacioj troviĝas en maroj apartenantaj al 37 landoj kaj teritorioj.[6] La vera loĝantaro estas ĝenerale supozata pli multa ol la registrita nombro de dugongoj tial, ke akurataj esploroj mankas. Ĝi tamen malpliiĝas[3] kaj jam falis je 20% tutmonde en la lastaj 90 jaroj. Ili malaperis de la maroj de Honkongo, Maŭricio, kaj Tajvano, kaj de partoj de Kamboĝo, Japanujo, Filipinoj, kaj Vjetnamujo, kaj verŝajne estas malaperontaj en pliaj regionoj.[6]

Dugongoj kutime loĝas en varma akvo apud la marbordo,[1] kaj grandnombre densiĝas en larĝaj, malprofundaj ŝirmataj golfoj.[3] Ili estas la solaj strikte maraj plantomanĝaj mamuloj, ĉar ĉiuj specioj de manatoj iugrade uzas sensalan akvon.[3] Tamen, ili toleras la saletan akvon de marbordaj malsekejoj,[7] kaj ili ankaŭ grandnombre troviĝas en larĝaj, malprofundaj mangrovaj kanaloj kaj ĉirkaŭ la leaj flankoj de grandaj bordoproksimaj insuloj, kie marplantoj abundas.[3] Ili kutime troviĝas en profundo de 10 m,[4] sed kie la kontinenta breto estas malprofunda, ili estas observitaj pli ol 10 km de la bordo malsupreniĝantaj ĝis 37 m da profundo, kie troviĝas profundakvaj marherboj kiel Halophila spinulosa.[3] Dugongoj uzas malsamajn habitatojn por malsamaj agadoj. Malprofundaj akvoj estas uzataj kiel naskejoj, minimumigante la risko de predigo. Profundaj akvoj povas servi kiel rifuĝejo kiam la apudborda akvo estas pli malvarma dum la vintro.[3]

 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Dugong. National Geographic. Arkivita el la originalo je 2007-07-05. Alirita 26-an de marto 2011.
  2. (2019) “Dugong dugon”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T6909A160756767. doi:10.2305/IUCN.UK.2015-4.RLTS.T6909A160756767.en. Alirita 16-an de februaro 2022.. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Marsh, H. et al. (2002). Dugong: status reports and action plans for countries and territories. IUCN.
  4. 4,0 4,1 Fox, David L.. Dugong dugon: Information. Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology (1999). Alirita 29-an de aprilo 2007.
  5. Erich Fitzgerald, 2005, Holocene Record of the Dugong (Dugong Dugon) From Victoria, Southeast Australia, Marine Mammal Science, 21, pp.355-361
  6. 6,0 6,1 Lawler (2002), Dugongs in the Great Barrier Reef: Current State of Knowledge, Cooperative Research Centre (CRC) for The Great Barrier Reef World Heritage Area, http://www.reef.crc.org.au/publications/brochures/dugong_2002.pdf 
  7. Naik, Prabir Kumar et al. (2008) "Conservation of Chilika Lake, Orissa, India" Arkivigite je 2018-12-22 per la retarkivo Wayback Machine en Sengupta, M. and Dalwani, R. (red.) Proceedings of Taal 2007: The 12th World Lake Conference: 1988–1992