Duklando Geldern
Duklando Geldern estas historia teritorio de la Sankta Romia Imperio en la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo.
Duklando Geldern | |||||||||
| |||||||||
historia lando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio • duklando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Geografio
redaktiLa duklando Geldern limiĝis norde kaj okcidente kun la princepiskopujo Utreĥto, oriente kun princepiskopujo Monastero, elektoepiskopujo Kolonjo same kiel kun la duklandoj Kleve kaj Jülich kaj en la sudo kun Duklando Brabanto, en la nordo kun Graflando Holando.
Ekde 1127 la graflando Zutphen estis en persona unio kun graflando (poste duklando) Geldern. La reganto titoliĝis "duko de Geldern kaj grafo Zutphen".
La duklando konsistis precipe el la distrikto Roermond (la supra distrikto), en kiu ankaŭ lokas la urbo Geldern (aliaj urboj: Erkelenz, Goch, Nieuwstad, Venlo, Straelen), Viersen kaj la tri malsupraj distriktoj Arnhem (Veluwe; suburboj: Elburg, Harderwijk, Hattem, Wageningen), Nimego (Betuwe; suburboj: Gendt, Maasbommel, Tiel, Zaltbommel) kaj Zutphen (suburboj: Doesburg, Doetinchem, Groenlo, Lochem). La supra distrikto ĉe la malsupra Rejno ambaŭflanke de la Mozo estis space separita de la tri ceteraj regionoj en la sudoriento de Nederland ĉe IJssel kaj Waal.
La nuna provinco Gelderlando en Nederlando kovras la tri antaŭe nomitajn malsuprajn distriktojn de la iama teritorio. La duklando nomiĝas laŭ la urbo Geldern en la distrikto Kleve en Germanujo.
Historio
redaktiLa Kontrakto de Venlo de la 7-a de septembro 1543 sigelis la finon de la duklando Geldern. Laŭ la kontrakto Duko Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg devis rezigni favore al Karlo la 5-a pri siaj pretendoj sur Duklando Geldern same kiel pri Graflando Zutphen. Krom tio la imperiestro devigis la dukon rekatolikiĝi kaj pribatali la reformacion.
Dukoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Duklando Geldern. En: Meyers Konversations-Lexikon. 4. Auflage. Band 7, Bibliographisches Institut, Leipzig 1885–1892, S. 52.
- Historia Societo por Geldern kaj Ĉirkaŭaĵo
- Grafen kaj duko de Geldern (nederlandlingve) Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Informas pri la monaĥejaro de malnova Duklando Geldern Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Historia mapo de la Malsupra Rejnlando en la jaro 1789