Duklando Jülich estis teritorio de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en la Malsuprorejna-Vestfalia Imperia Distrikto, maldekstrorejna inter Duklando Geldern, la elektoprinclandoj Köln Kolonjo kaj Treviro same kiel Princepiskopujo Lieĝo.

Duklando Jülich
1003 – 1794

duklando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Jülich-Berg signifas la personunian ligon de la duklandoj Jülich kaj Berg en la tempo inter 1423 ĝis 1795. Ambaŭ teritorioj havis komunajn dukojn kun unu voĉo en la Imperia Princo-Konsilantaro.

Geografio redakti

La duklando Jülich ampleksis teritorion da 4130 kvadrataj kilometroj, kiu etendiĝis 20 kilometrojn ambaŭflanke de la rivero Rur respektive proksimume 40 kilometrojn okcidente de la Rejno ekde Tegelen en la nordo ĝis en la norda Eifel en la sudo. Ĝi havis proksimume 400.000 loĝantojn plejparte katolikajn. Ĉefurbo estis Jülich.

Urboj kaj komunumoj redakti

Al la historia duklando Jülich apartenis la urboj kaj komunumoj Jülich, Düren, Eschweiler, Münstereifel, Euskirchen, Nideggen, Bergheim, Kaster, Grevenbroich, Gladbach, Dahlen, Dülken, Linnich, Randerath, Brüggen, Süchteln, Aldenhoven, Heimbach, Monschau, Wassenberg, Heinsberg, Gangelt, Geilenkirchen, Waldfeucht, Sittard, Süsteren, Sinzig kaj Remagen.

Eksteraj ligiloj redakti