Duklando Silezio
Tiu ĉi artikolo temas pri Silezio inter 1138 kaj 1742. Por la tempo post tio, vidu: Prusia Silezio respektive Ĉeĥa Silezio.
Duklando Silezio | ||||||
| ||||||
Geografio
| ||||||
Ĉefurbo: | ||||||
Loĝantaro | ||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
| ||||||
La duklando Silezio estas historia reglando, kiu ekestis en 1138 sekve de la disfalo de Pollando post la morto de duko Boleslao la 3-a "la Kurbabuŝa". La landon regis la Sileziaj Piastoj. Ekde 1249 ĝi disfalis al pluraj etaj sileziaj princlandoj, kiuj ĉiuj submetis sin al la Krono de Bohemio.
En 1335, la pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda definitive rezignis pri la duklando Silezio, kiu oficiale fariĝis unu el la regnoj de la Krono de Bohemio kaj per tio ankaŭ apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio.
En 1742, pli granda parto de la lando fariĝis parto de Prusio, nomata Prusia Silezio. Tiu parto kiu restis sub la Krono de Bohemio fariĝis Ĉeĥa Silezio.