Duklando Bretonio

(Alidirektita el Duklando de Bretonio)

La duklando Bretonio situis en okcidenta Eŭropo, en la okcidenta parto de la reĝlando Francio. Ĝia teritorio etendiĝis proksimume sur la nuna regiono Bretonio (franca regiono) kaj la departemento Loire-Atlantique.

Duklando Bretonio
Origina nomo Duché de Bretagne (fr)
Dukelezh Breizh (br)
Duchë de Bertaèyn (gal)
9361547

blazono

blazono
historia lando • duklandoreĝlando
Geografio
Situo de la duklando en Eŭropo
Situo de la duklando en Eŭropo
Ĉefurbo:
Neniu oficiala ĉefurbo sed tri gravaj urboj :
Nantes, Rennes kaj Vannes
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Bretonio Reĝlando Bretonio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Francio Reĝlando Francio
Historio
936 Albordiĝo de Alano de Poher en Dol
1-a de aŭgusto 939 Batalo de Trans
939 Unuiĝo de Domnoneo, Kernevo kaj Bro Waroch
4-a de aŭgusto 1532 unuiĝo de la duklando Bretonio al la reĝlando Francio
Aŭgusto 1532 Unuiĝa edikto de Nantes
Septembro 1532 Edikto de Plessis-Macé
31-a de marto 1547 Surtroniĝo de Henriko la 2-a
Duko
(1-a) 936-952 Alano la Tordbarba
(Lasta) 1536-1547 Henriko la 2-a de Francio
vdr

La duklando naskiĝis en 936, en la normanda okupo de Bretonio. Alano la Tordbarba, nepo de la lasta reĝo de Bretonio Alano la Unua la Granda, liberigis la landon de la normandoj kaj fariĝis la unua duko de Bretonio. Dum pli ol tri jarcentoj, de la 10-a ĝis la 12-a jc, la grandaj bretonaj grafaj familioj de (Nantes, Rennes, Kernevo) vigle luktis pri la bretona lando kaj fine ili, unu post la alia, posedis la duklandon.

Meze de la 12-a jc, la duklando fariĝis vera geostrategia gravaĵo por la du gravaj eŭropaj potencoj, kiuj estis la Francio kaj la Anglio. La angla dinastio de la plantaĝenetoj kaj la domo de Francio lokis siajn dukojn al la kapo de la duklando por pli bone regi ĝin. La dukoj truditaj de la du rivalaj potencoj neniam ĉesis provi akiri aŭtonomecon de siaj respektivaj suverenoj. Tiel, la francoriginaj dukoj sukcesis, komence de la 13-a jc ĝis la fino de la 15-a jc, starigi veran potencon, sendependan bretonan Ŝtaton, ekzistantan inter la 1360-aj jaroj kaj la 1460-aj jaroj, en la centjara milito.

Post preskaŭ 60 jaroj da lukto, same milita kiel diplomatia, la reĝlando Francio sukcesis ekposedi la duklandon, kiun ĝi avidis de pluraj jarcentoj. En 1532, la unuiĝo de la duklando Bretonio al la reĝlando Francio estis proklamita. La nova franca provinco tamen konservis grandan aŭtonomecon kaj siajn privilegiojn ĝis la franca revolucio de 1789.

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • france Registrolibroj de la kanceleriejo de la duklando de Bretonio (1407-1586)