Duklando de Parmo

(Alidirektita el Duklando de Parma)

La duklando de Parmo estis historia lando ĉirkaŭ la urbo Parmo, situanta en la nord-okcidento de hodiaŭa Italio, kiu ekzistis de 1545 ĝis 1860. Ĝi estis kreita per apartigo el la duklando de Milano kaj donita kiel feŭdaĵo al Pier Luigi Farnese, nelegitima filo de papo Paŭlo la 3-a. Lia filo Ottavio Farnese ankaŭ ricevis la urbon Piaĉenco (itale Piacenza), kaj la lando nomiĝis ankaŭ "duklando de Parmo kaj Piaĉenco".

Duklando de Parmo
Plena origina nomo:
itale Ducato di Parma'
 Duklando de Milano
 Taro (departemento)
15451802 Taro (departemento) 
Regno de Sardio 
Itala reĝlando 

historia lando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • ŝtatoduklando
Geografio
La duklando de Parmo kaj Piaĉenco (verde)
La duklando de Parmo kaj Piaĉenco (verde)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
parma liro Parma liro
Estiĝo:
apartiĝo el la duklando de Milano
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando de Milano Duklando de Milano
Taro (departemento) Taro (departemento)
Postsekvaj ŝtatoj:
Taro (departemento) Taro (departemento)
Regno de Sardio Regno de Sardio
Itala reĝlando Itala reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
24-a de aprilo 1748 Traktato de Aĥeno
1802 sub administrade de Unua Franca Imperio
1808 formale aneksita de Francio
11-a de aprilo 1814 restarigita per la Viena Kongreso
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Regantoj redakti

La duklandon regis la familio Farnese ĝis ilia formorto en 1731, post tio la Burbonoj de Hispanio sub Karlo la 3-a, kiu jam en 1735 devis fordoni ĝin al imperiestro Karlo la 6-a interŝanĝe kontraŭ la Reĝlando de la du Sicilioj. La Habsburgoj regis ĝin nur ĝis 1748, la etan duklandon ricevis la Burbono Filipo de Parmo, kiu per tio fariĝis la prapatro de la dinastia branĉo Burbonoj de Parmo.

Post la morto de duko Ferdinando, la duklando estis en 1802 okupita kaj en 1808 eĉ aneksita de Francio kaj aligita al la franca departemento Taro. Post la falo de Napoleono, lia dua edzino Maria Luiza ricevis la restarigitan duklandon en 1814. Ŝi regis kiel dukino ĝis sia morto en 1847, post kiam la duklandon rericevis la Burbonoj de Parmo. En 1854 dukino Louise Marie fariĝis regentino. En 1859 ŝi devis forfuĝi kun siaj gefiloj. La postan jaron la duklando unuiĝis kun la reĝlando Sardio. Ŝiaj viraj posteuloj plu portis la pretendan titolon "duko de Parmo".

  • 1545-1731 Farnese
  • 1731-1735 Burbonoj de Hispanio
  • 1802/1808-1814 sub regado de Francio