Bremen-Verden

(Alidirektita el Duko de Bremen-Verden)

La duobla duklando Bremen-Verden [Bremen-Ferdn] – nomita laŭ la urboj Bremen kaj Verden – estis teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu estiĝis en 1648 el la antaŭaj princepiskopujoj de Bremen kaj de Verden. Ĝi situis inter la riveroj Weser [Veza] kaj Elbo en nordokcidenta Germanio. La ŝtato kovris la areon de la nuntempaj germanaj distriktoj Cuxhaven, Stade, Rotenburg, Harburg, Osterholz kaj Verden, kaj aldone la areon de la nuntempa urbo Bremerhaven kaj de iuj areoj, kiuj nuntempe apartenas al la teritorio de la urboŝtatoj Bremen kaj Hamburgo. La urbo Bremen mem tamen ne apartenas al Bremen-Verden. Administra centro de la teritorio Bremen-Verden estis la urbo Stade.

Bremen-Verden
Origina nomo Herzogtümer Bremen und Verden germane
Hertigdömet Bremen och
Hertigdömet Verden svede
 Princĉefepiskoplando Bremen
 Princepiskopujo Verden
 Verden (Aller)
 Land Hadeln
16481807
18131823
Elektoprinclando Hanovro 
Princepiskopujo Monastero 

ŝtato de Sankta Romia Imperio • eksa administra teritoria unuo
Geografio
la lando Hanovro dum 1720, Bremen-Verden flave markita
la lando Hanovro dum 1720, Bremen-Verden flave markita
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Du duklandoj en persona unio; feŭde sub Svedio ekde 1648, sub Hanovro ekde 1733
Patrina lando:
Estiĝo:
Vestfalia Paco: Sekularigo de princepiskopujoj Bremen kaj Verden
Pereo:
reala unio kun Hanovro
Antaŭaj ŝtatoj:
Princĉefepiskoplando Bremen Princĉefepiskoplando Bremen
Princepiskopujo Verden Princepiskopujo Verden
Verden (Aller) Verden (Aller)
Land Hadeln Land Hadeln
Postsekvaj ŝtatoj:
Elektoprinclando Hanovro Elektoprinclando Hanovro
Princepiskopujo Monastero Princepiskopujo Monastero
Historio
1648 Vestfalia Paco: Sekularigo de princepiskopujoj Bremen kaj Verden
1807-1810 aneksita de Vestfalio
1810-1813 aneksita de Unua Franca Imperio
1813 Restarigo
Duko (reĝo de Svedio)
1648-1712 Kristina, Karlo la 11-a, Karlo la 12-a
Duko (reĝo de Hanovro/Britio)
1715-1823 Georgo la 1-a, la 2-a, la 3-a, la 4-a
vdr
la kastelo Bederkesa, oficiala sidejo de la regnoj Bremenio kaj poste Bremen-Verden

Historio redakti

 
la duklando Bremen-Verden ĉirkaŭ la jaro 1655

Post la Vestfalia Paco de la jaro 1648 la eksaj ekleziaj regnoj Bremenio (princo-ĉefepiskopujo = Erzstift) kaj Verden (princo-episkopujo = Hochstift) estis forprenitaj de la eklezio kaj donitaj al la reĝlando Svedio. La tiel kreita duobla duklando Bremen-Verden sub sveda kontrolo ricevis la urbon Stade kiel ĉefurbon.

Dum la Brandenburgia-Sveda Milito – konflikto el la serio de la nordiaj militoj – inter la jaroj 1675 kaj 1676 la sveda duklando estis okupita de pluraj ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio kaj de Danio kaj restis okupita ĝis la fino de tiu milito. Kadre de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye de la jaro 1679 la teritorio tamen estis redonita al Svedio.

Ekde la jaro 1712 por mallonga tempo sub dana regado, la teritorio dum 1715/1719 iĝis parto de la elektoprinclando Hanovro, kaj restis tie (kun etaj interrompoj per sveda kaj franca okupoj), ĝis dum la jaro 1866 la reĝlando Hanovro estis konkerita kaj aneksita de Prusio. La teritorio ankaŭ ene de Prusio pluekzistis kiel administra unuo – ekde la jaro 1885 sub la nomo "distriktaro Stade".

Post la malfondo de la ŝtato Prusio dum la jaro 1945 la teritorio, daŭre sub la nomo "distriktaro Stade" iĝis parto de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio.

Listo de dukoj de Bremen-Verden redakti

1648-1712: Reĝoj de Svedio

1715-1807 kaj 1813-1823: Princoj-elektistoj/Reĝoj de Hanovro kaj Britio

Vidu ankaŭ redakti