Egaledra tetraedra kahelaro

En geometrio, la egaledra tetraedra kahelaro estas kahelaro de eŭklida 3-spaco farita de identaj neregulaj kvaredraj ĉeloj.

Egaledra tetraedra kahelaro
Bildo
Speco Duala de konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Edroj Izocela triangulo
Ĉeloj Egaledra tetraedroj (malregulaj kvaredroj)
Ĉeloj ĉirkaŭ latero 4 aŭ 6
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico 24
Geometria simetria grupo Im3m
Propraĵoj Ĉelo-transitiva, edro-transitiva
Duala Dutranĉita kuba kahelaro
vdr

La ĉeloj estas streĉitaj kvaredroj; ĉi tia kvaredro estas nomata egaledra tetraedro. Ĉeloj estas edro-transitivaj kun 4 identaj izocelaj triangulaj edroj.

24 egaledraj tetraedroj kuniĝas je ĉiu vertico de la kahelaro. La unio de ĉi tiuj 24 egaledraj tetraedroj formas romban dekduedron. Ĉiun lateron de la kahelaro ĉirkaŭbaras 4 aŭ 6 egaledraj tetraedroj, depende de tio, ĉu la latero estas la bazo aŭ unu el la flankoj de ĝiaj najbaraj izocelaj triangulaj edroj. Se latero formas la bazojn de ĝiaj najbaraj izocelaj trianguloj, ĝi estas ĉirkaŭbarita per 4 egaledraj tetraedroj; ili formas malregulan okedron. Se latero formas unu el la du egalajn flankojn de ĝiaj najbaraj izocelaj triangulaj edroj, la 6 egaledraj tetraedroj ĉirkaŭbarantaj la lateron formas specialan specon de paralelepipedo nomatan tritranĉa kajtopluredro.

La duala de la galedra tetraedra kahelaro estas la unuforma dutranĉita kuba kahelaro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Gibb, William (1990). “Paper patterns: solid shapes from metric paper - Paperaj ŝablonoj: solidaj formoj de metrika papero”, Mathematics in School - Matematiko en Lernejo 19 (3), p. 2–4. 
  • La antaŭa estas represita: Pritchard, Chris, red.. (2003) The Changing Shape of Geometry: Celebrating a Century of Geometry and Geometry Teaching - La ŝanĝanta formo de geometrio: festante jarcenton de geometrio kaj geometria instruado. Cambridge University Press, p. 363–366. ISBN 0-521-53162-4.