Dulcinea del Toboso (konata ankaŭ kiel Aldonza Lorenzo) estas ina rolulo fikcia de la romano La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo, verkita de Miguel de Cervantes.

Dulcinea
fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo
Kreita de Miguel de Cervantes
Verko La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo
Don Quixote
Informoj
Sekso ina
Nacieco Hispanio
Okupo terkultivisto
vdr
Dulcinea kaj Don Kiĥoto en El Toboso.

Rolulo redakti

Don Kiĥoto, ĉefrolulo, estas hidalgo kiu decidas eliri serĉe de aventuroj. La tradicio regulas ke ĉiu nobelo havu ŝildiston kaj damon en sia koro al kiu dediĉi siajn venkojn. Tiel li imagas, ke najbara kamparanino Aldonza Lorenzo estas Dulcinea del Toboso [dulsinea del toboso], princino al kiu li promesis amon, servon kaj fidelecon. Sanĉo ja estas konscia pri la vera kamparana realo de la rolulo. Ŝi tute ne aperas en la romano, kvankam okaze Sanĉo trompas la hidalgon ke li estas antaŭ ŝi, kiam ŝi estas antaŭ iu ajn kamparanino.

La rolulo ja havas apartajn rolojn en aliaj verkoj pri samaj historioj.

Tiu rolon estis reprezentata inter aliaj de Sophia Loren, Joan Diener, Hollis Resnik kaj Vanessa Williams.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti