La vorto dulio aŭ en latina dulia (el la antikva greka: δουλεία, douleia ; latine: servitus, servado) estas teologia termino uzata en kristanaj medioj, aparte en la Katolika Eklezio kaj Ortodoksa Eklezio, por enkadrigi la honoron donitan al sanktulo, malsaman ol tiu rezervitan al Dio.

La veno de Kristo inter sanktuloj kaj martiroj, Fra Angelico (1423-24)

En la Latina EklezioRedakti

Nella Latina Eklezio la Patro de la Eklezio Aŭgusteno de Hipono (De Civ. Dei, X, ii, 1) distingas du servitus: "Tiu kiu estas atribuebla al la homoj… kiu greke estas dirata dulia; tiu, dirata latria, kiu estas servo-kulto ŝuldata al Dio.". Tomaso de Akvino (II-II, 103,3) fondis la distingon sur la malsameeco inter la superregado de Dio kaj tiu kiun la homoj povas praktiniinter si. La katolikaj teologoj opinias ke la malsameco ne estas grade sed esence, ke inter dulia kaj latriaezistas la sama malsamo kiu konstatteblas inter kreaĵo kaj kreanto. Kroma distingo estas farita inter dulia sence abbsoluta (la honoro direktita al personoj), kaj dulia sence rilata (la honoro direktta al senanimaj objektoj, kiel bildoj (ikonodulia)) aŭ relikvoj. Rilate la sanktulojn dulia komprenas la veneradon kaj la preĝpeto. En la unua kazo temas pri honoro direktita al la snaktuloj, en la dua pri peto pri porpeto.

Alia religiaj tradiciojRedakti

En Protestantismo kiel en aliaj monoteismaj religioj, Islamo kaj Judismo, la venerado estas konsiderata egala al herezo, idolkulta herezo, kaj la rilata praktiko de kanonizo herezo de apoteozo.

La Protestanta teologio neas ke eblas reale distingi inter venerado kaj adorado kaj plue asertas ke la praktiko de la venerado distras la kristanon el la vera objekto de la adorado, Dio. Laŭ Kalvino, tiu distingo, estas ruzaĵo[1] por atribui diajn honorojn al la anĝeloj kaj al la mortintoj sin kaŝante malantaŭ ŝajna senpuno.

Samaniere Islamo rifuzas ankaŭ la ĉiun veneradon de bildoj.

La hinduista venerado de bildoj kaj murti povas apri kiel idolkulto sed povas ankaŭ esti interpretita kiel tipo de venerado.

NotojRedakti

  1. Kvankam praktikata de ĉiuj kristanaj eklezioj laŭ la kuro de la 15 jarcentoj.

BibliografioRedakti

  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭRedakti