Dum Diversas

(Alidirektita el Dum diversas)

Dum Diversas estas buleo de papo Nikolao la 5-a de 16-a de junio de 1452. Ĝi estis adresita, akompanate de la apostola brevo Divino amore communiti (Kunigitaj en la dia amo), al la portugala reĝo Alfonso la 5-a.

Dum Diversas
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Nikolao la 5-a
Lingvoj
Lingvo slovena lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a de junio 1452
vdr
PAPAJ DOKUMENTOJ
BULEOJ'
Tipo de dokumento = Buleo
Titolo = DUM DIVERSAS
Papo = Nikolao la 5-a
Kiam = 6-an de junio de 1452
Temo = Sklavigo de malamikoj kaj saracenoj
Al kiu = Alfonso la 5-a, reĝo de Portugalio

La papo agnoskas al la portugala reĝo la ĵusajn konkeritajn teritoriojn; lin rajtigas ataki, venki kaj submeti Saracenojn[1], paganojn kaj malamikojn de la kristana kredo; forrabi iliajn bonaĵojn kaj iliajn terojn; kaj ilin servutigi por ĉiam.

“Ni, fortigite de la dia amo, puŝite de la kristana karitato, kaj altrudite de la devoj de nia pastorala ofico, deziras, kiel diktas la devo, kuraĝigi tion kio apartenas al la integreco kaj kresko de la Kredo, por kiu Kristo, nia Dio, elversis sian sangon, kaj subteni en tiu sanktega entrepreno la elanon de la animoj fidelaj al ni kaj al via reĝa majesteco. Tial, ennome de la apostola aŭtoritato, ni koncedas la plenan rajton kapti kaj submeti Saracenojn kaj paganojn, kaj sammaniere aliajn nekredantojn malamikojn de Kristo, kiuj ajn ili estas kaj ĉie ajn ili loĝas: preni ĉiuspecajn ilian bonaĵojn, moveblajn kaj nemoveblajn de ili poseditajn; invadi kaj konkeri ilian regnojn, graflandojn, princlandojn; kaj ankaŭ aliajn iliajn posedaĵojn, terojn, lokojn, vilaĝojn, agrojn, posedaĵojn kaj bonaĵon de ĉiu ajn speco apartenantaj al kiu ajn reĝo aŭ princo kaj sklavigi iliaj loĝantojn; kaj alproprigi al vi por ĉiam, por vi kaj viaj posteuloj, reĝoj de Portugalio, regnojn, duklandojn, graflandojn, princlandojn; kaj aliajn similaĵojn, terojn, agrojn, posedaĵojn kaj bonaĵojn de tiu speco, ilin destinante al via profito kaj avantaĝo, al viaj posteuloj…”. Papo Nikolao la 5-a.


Foje tiu encikliko estis juĝata kvazaŭ eklegitimado de sklavigo. Vere en ĝi ne sufiĉe oni distingas la malsamajn statojn de la venkitoj aŭ konkeritoj. Tamen, sendepende de manko de klareco de lingvaĵo kie la krueleco de la sklaveco ligiĝas al la malsamaj signifoj de la vorto “sklavo”, ankaŭ tiu buleo devas esti legita je la lumo de la aliaj postaj samtemaj papaj dokumentoj. Fakte, baldaŭ posteuloj de tiu papo, devos interveni por bremsi sklavigon de kristianigitoj en Kanarioj kaj de indiĝenoj en la Amerikoj. Vidu en Traatlantika sklavkomerco.

Lingvistoj debatas pri la senco de iuj vortoj, kiel “por ĉiam” (ĉu la buleo aludas al terservutuleco?) kaj “sklavoj” (ĉu servutularo?).

Historiistoj provas esplori al kiu problemo la papo estas respondanta: ĉu duboj pri la liceco de la operacoj, kaj iliaj implikaĵoj? Ĉu nur volo disvastigi kristanismon aŭ ĉu ankaŭ neceso plidefendi la kristanajn popolojn el la minaco de turka ekspansio kaj absorbo de landoj kaj popoloj kristanaj? Konstantinopolo estos tuj post tiam (1453) definitive konkerita de turkoj.

Referencoj redakti

  1. La kristanaro de tuta Eŭropo de longe spertis, atake de Saracenoj, la piratajn disrabojn kaj kaptojn de homoj kaj virinoj sklavigontaj kaj vendotaj en sudafrikaj merkatoj

Eksteraj ligiloj redakti

[1] Arkivigite je 2006-05-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Romanus Pontifex (alia samenhava buleo de la sama papo)

Traatlantika sklavkomerco

Sklaveco

Bibliografio redakti

Hart, Jonathan Locke. 2003. Comparing Empires: European colonialism from Portuguese expansion to the Spanish-American War. Palgrave Macmillan. ISBN 1403961883. p. 18.