Dumao (ruse Дума [duma]: penso) signifas ĝenerale konsilanta asembleo, ekzemple urba konsilantaro. De 1906 ĝis 1917 kaj denove ekde 1993 unuavice temas pri la Ŝtata Dumao de Rusio, la unua ĉambro de la parlamento de la Rusia Federacio (ambaŭ parlamentaj ĉambroj kune estas la Federacia Asembleo de Rusio). Ankaŭ ekster Rusio (ekzemple en Ukrainio, kies parlamento oficiale nomatas Verĥovna Rada) la vorto eniris analogan uzon. La nuna rusia dumao estas (same kiel estis la historia rilate al la caro) en ne tre forta pozicio kompare kun la prezidento. Laŭ la konstitucio de 1993 en la dumaon elektiĝas 450 deputitoj; duono per listo, duono rekte. Ĉiu civitano de la Rusia federacio, havanta 21 jarojn aŭ pli, povas esti elektita por 4-jara ofica periodo.

Dumao
asembleo Redakti la valoron en Wikidata
leĝdona povo
Geografia situo 55° 45′ 29″ N, 37° 36′ 55″ O (mapo)55.7580555637.61527778Koordinatoj: 55° 45′ 29″ N, 37° 36′ 55″ O (mapo)
[[Dosiero:Ŝablono:Situo sur mapo iso|class=noviewer notpageimage|250x200px|center|Dumao (Ŝablono:Situo sur mapo iso)]]DEC
Map
Dumao
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti