Dumviva lernado (ofte en angla Lifelong Learning) estas eduka paradigmo malferma al ajna etapo de lernado kaj instruado en la vivo de persono. Estas konsiderata kiel movado kiu intencas plenumi ĉiujn nivelojn kaj vistadiojn de la vido de homo direkte al konstanta lernado, por ke ajna persono povu kaj ricevi kaj plenumi kaj plibonigi sciaron, kapablojn kaj kondutojn. Oni povas kompreni tiun movadon kiel unu el la plej gravaj revolucioj nuntempaj ekde la pedagogia vidpunkto. Tiu konstanta lernado en precizaj etapoj povas esti la plej konvena maniero kiel persono povas plenigi truojn en la edukado kiujn lasis diversaj malfacilaĵoj en aliaj vivepokoj, ekzemple neceso labori tro frue, manko de ekonomiaj rimedoj, diskriminacio pro tialoj de sekso, raso, socia klaso ktp. Same tio povas esti solvo por laboristoj kiuj deziras promocii aŭ ŝanĝi laborpostenon aŭ laborsektoron.

En 1962 dumviva edukado estis unuafoje menciita en la dokumentoj de internaciaj organizaĵoj. En la tiama Unesko- konferenco en Hamburgo, oni atentigis pri la Internacia Komitato por la Antaŭenigo de Plenkreskula Edukado, traktis la postulon de dumviva edukado por ĉiuj [1]. Malgraŭ ĝeneraligita uzo de la termino, neniam ekzistis ĝenerala difino. Individuaj historiografiaj verkoj sekvis gravajn ideojn, de éducation permanente (fr. por daŭra edukado), lifelong education (en. por edukado dum la tuta vivo)[2] ĝis recurrent education (en. por ripetita edukado)[3] kune kun fakaj publikaĵoj kaj politikaj programoj[4][5] kaj parte ankaŭ en la historio de ideoj[6].

Kunlabore kun Unesko, eldono estis kreita konforme al la vizio sub la organizo de Unuiĝintaj Nacioj[7]. En ĝi, koncepto por vivdaŭra lernado estas evoluigita kaj prezentita. Laŭ ĉi tiu koncepto vivdaŭra lernado temas ĉefe pri antaŭenigo de memfida, inteligenta kaj krea agado kaj ne ĉefe pri atendoj de instruistoj kaj trejnistoj, kiuj estas tro ofte bazitaj sur iuj atingoj (testrezultoj, selektokriterioj, profitoj).

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

(angla) Filmeto pri kursoj kiel MOOC en Azio kiuj uzas ICT (Unesko)

(angla) Filmeto pri Tutviva lernado (kun subtekstoj en Esperanto, maŝintraduke...)

Referencoj redakti

  1. (de) Gottfried Hausmann: Einleitung Paul Lengrand: Permanente Erziehung. Verlag Dokumentation, München/Berlin 1972, p. 17.
  2. (en) OECD (Hrsg.) Lifelong Learning for All. OECD Publishing, Parizo, 1996.
  3. (en) OECD/CERI: Recurrent Education. A Strategy for Lifelong Learning. A Clarifying Report. Parizo, 1973.
  4. (de) Willy Strzelewicz: Lebenslanges Lernen als Bildungsaufgabe in sozialhistorischer Sicht. In: Horst Ruprecht & Gerhard-H. Sitzmann (Hrsg.): Erwachsenenbildung als Wissenschaft (Akten des Kongresses der Weltenburger Akademie. Vol. 12, paĝoj 29–53). Wellenberg 1984.
  5. (de) Katrin Kraus: Lebenslanges Lernen – Karriere einer Leitidee. Bielefeld: W. Bertelsmann, 2001.
  6. (de) Andreas Ledl: Eine Theologie des lebenslangen Lernens. Studien zum pädagogischen Epochenwandel bei Luther. Vol. Band 24. LIT Verlag, Berlino, 2006.
  7. (en) Christopher K. Knapper, Arthur J. Cropley: Lifelong Learning in Higher Education. 3a eld. Londono: Kogan Page. 2000.