Dunajská Streda

urbo de Slovakio

Dunajská Streda, hungare Dunaszerdahely, germane Niedermarkt, esperante Danuba Merkredo estas urbo en Slovakio. La loknomo signifas: Danubo-merkredo, ĉar iam okazis foiro merkrede.

Dunajská Streda
hungare: Dunaszerdahely, germane: Niedermarkt
urbo
Dunajská Streda
Blazono
Oficiala nomo: Dunajská Streda
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Dunajská Streda
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Insulo Žitný
Situo Dunajská Streda
 - alteco 118 m s. m.
 - koordinatoj 47° 59′ 00″ N 17° 37′ 00″ O / 47.98333 °N, 17.61667 °O / 47.98333; 17.61667 (mapo)
Areo 31,450835 km² (3 145,084 ha)
Loĝantaro 23 404 (31.12.2010)
Denseco 744,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1254
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 929 01
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj DS
NUTS 501433
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Dunajská Streda
Retpaĝo: www.dunstreda.eu
Portalo pri Slovakio
Monumento al judaj viktimoj de holokaŭsto meze de la urbo.

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo inter 2 riverobranĉoj de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislava. La ĉefurbo troviĝas 37 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis en 1250 en formo Zerda (=hungare merkredo). La urbo naskiĝis en 1874 el unuiĝo de vilaĝoj Szerdahely, Újfalu, Nemeszseg, Előtejed kaj Sikabony. En 1910 loĝis tie 4762 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony, kie estis distriktejo. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondomilito granda parto de la hungareco estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 23 519 homoj (18 756 hungaroj, 3588 slovakoj, 353 ciganoj, 147 ĉeĥoj kaj 24 germanoj.

Ĝemelurboj redakti

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti