Dunakeszi
Dunakeszi [dunakesi] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Dunakeszi, kies centro estas.
Dunakeszi | |||
urbo | |||
|
|||
Areo | 29 km² (2 900 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 16 400 | ||
Poŝtkodo | 2330 | ||
Telefona antaŭkodo | 24 | ||
Vikimedia Komunejo: Dunakeszi | |||
Retpaĝo: dunakeszi | |||
Situo
redaktiDunakeszi situas laŭ la maldekstra bordo de Danubo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo, aŭtoŝoseoj M0 kaj M2 preteriras. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas. Estas pramo al Horány. Budapeŝto troviĝas 15 km.
Historio
redaktiOni trovis restaĵojn el neolitiko, de keltoj kaj romianoj. La komunumo graviĝis ekde la 19-a j.c. En 1846 ekfunkciis la unua hungara vaportrajno inter Vác kaj Budapeŝto, kiu haltis en Dunakeszi. En 1911 ekfunkciis fervoja ripara uzino. En najbara vilaĝo Alag ekhavis ĉevalokonkursejon kaj sportan aerodromon. Tiu vilaĝo aliĝis al Dunakeszi en 1955.
Preĝejoj
redakti- baroka Preĝejo Sankta Mikaelo (Dunakeszi) de 1756 en iama Keszi, en 1937 2 turoj alkonstruiĝis
- grek-katolika preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Dunakeszi) (2016)
- romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo (Dunakeszi) ĉe la uzino
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Emeriko de Hungario en iama Alag
- romkatolika Kapelo Johano Nepomuka (Dunakeszi) en iama Alag
- kalvinana preĝejo (Dunakeszi)
- luterana preĝejo (Dunakeszi)
Famuloj
redaktiEn Dunakeszi naskiĝis:
- aktoroj István Fonyó, József Fonyó, József Máriáss kaj Gizella Szerémy
- ekonomikisto Tamás Szentes
- László Ferenczy (muzeologo)
- revoluciulo Attila Gérecz.
En Alag (iam vilaĝo, nun urboparto) naskiĝis:
En Alag mortis:
Komunumoj de "Keszi" en Hungara reĝlando
redaktiKeszi estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Bátorkeszi | Budakeszi | Dunakeszi | Garamkeszi | Ipolykeszi | Ipolykiskeszi |
Keszi | Kiskeszi | Kőkeszi | Magyarkeszi | Marcelkeszi | Mezőkeszi |
Nagykeszi | Papkeszi | Sárkeszi | Sajókeszi | Somoskeszi | Tiszakeszi |
Ĝemelurboj
redaktiEsperanto
redaktiEstas gastiganto de Pasporta Servo tie.