Dunkano la 1-a
reĝo de Skotlando dum la 11a jarcento
Dunkano la 1-a, Donnchad mac Crinain aŭ Donnchadh mac Crìonain (naskiĝis ĉirkaŭ 1001 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1040) estis reĝo de Skotlando de 1034 ĝis 1040. Li estis la nepo de sia antaŭulo, Malkolmo la 2-a. La monarko edziĝis kun kuzino de Siward de Northumbria kaj havis tri filojn: Malkolmo la 3-a, Donaldo la 3-a kaj Máel Muire de Atholl.
Dunkano la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Skotoj | |||||
Regado | de 1034 ĝis 1040 | ||||
Antaŭulo | Malkolmo la 2-a | ||||
Sekvanto | Macbeth | ||||
Persona informo | |||||
Donnchad ua Maíl Choluim | |||||
Naskonomo | Donnchad mac Crinain (malnovskotgaele), Donnchadh mac Crìonain (skotgaele) | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1001 en Skotlando | ||||
Morto | 15-a de aŭgusto 1040 en Pitgaveny | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Tombo | Iona (?) | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dunkeld | ||||
Patro | Crínán de Dunkeld | ||||
Patrino | Bethóc | ||||
Gefratoj | Maldred (en) vd | ||||
Edz(in)o | Suthen | ||||
Infanoj | Malkolmo la 3-a, Donaldo la 3-a, Máel Muire de Atholl. | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La regado de Dunkano estis trankvila, eble pro sia juneco. Tamen, en 1039, li organizis sensuckesan ekspedicion por sieĝi Durhamon. La sekvanta jaro, la reĝo sendis trupojn norde al la reĝlando de Moray, kiun Macbeth regas. Macbeth, sia sekvanto kaj dux (duko), mortigis kaj sekvis lin la sama jaro.