Dunkerque

komunumo en Franca Flandrio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dunkerque (stacidomo).

Dunkerque [dẽkerk] (origine nederlande/flandre Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas havenurbo kaj komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la arondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonoj Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten.

Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko
komunumo
komunumo en Franciourbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Dunkerque
Kantono Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten
Historie en Nordo-Kaleza Markolo
INSEE kodo 59183 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86 788  (2021) [+]
Loĝdenso 1 977 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 2′ N, 2° 23′ O (mapo)51.0377777777782.3763888888889Koordinatoj: 51° 2′ N, 2° 23′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 43,89 km² (4 389 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko (Nord)
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko (Nord)
DEC
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko
Situo de Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko (Francio)
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko (Francio)
DEC
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko
Situo de Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dunkerque [+]
vdr

La urbanojn oni kutime nomas dunkerquois respektive dunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.

La urboturo de Dunkerque kaj konstruaĵoj el la post-duamilita rekonstruo. En la urboturo troviĝas la Kariljono

Geografio redakti

Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej nordan punkton de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.

Fort-Mardyck (en nederlanda Fort-Mardijk, en Esperanto Mardiko) estas iama komunumo, nuntempe asocia al Dunkirko.

Historio redakti

Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la cetero de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.

Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940 okazis la Batalo de Dunkirko, dum kiu la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio. En tiu kunteksto okazas la agado de filmo Dunkirk de la jaro 2017 reĝisorita de Christopher Nolan.

 
Urbocentro dum la karnavalo

Ekonomio redakti

Kune kun la ĉeaj komunumoj Grande-Synthe, Loon-Plage kaj la nunaj urbopartoj Malo-les-Bains, Petite-Synthe, Rosendaël kaj Saint-Pol-sur-Mer Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.

Famaj personoj redakti

Vidindaĵoj kaj Karnavalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karnavalo de Dunkirko.

La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.

Vidu ankaŭ redakti

 
Strando de Dunkerque

Eksteraj ligiloj redakti

TTT-ejoj pri la Karnavalo redakti