Duobla kornohungara duobla (akcenta) korno [1] estas diakrita literosigno por difini specifan elparolon de literoj uzataj kiel ekz. en la hungara lingvo. Duoblan kornon surhavas la literoj Ő(Ő), ő(ő) kaj Ű(Ű), ű(ű), kiujn oni devas pli longe elparoli kompare al la mallongaj vokaloj Ö, ö kaj Ü, ü (kiuj portas tremaon). En la hungara lingvo, la vokala longeco estas fonologie distingiva, tiel signifodistinga.

En Unikodo ekzistas ankaŭ aparta signo "duobla korno", kiu kombiniĝas kun la antaŭa litero ( ̋ ). Ĝia numero estas 779 (0x30B).

La kornoj en la hungara lingvo kliniĝas dekstren (vidu ankaŭ dekstra korno).