Duonarbaro

Duonarbaro

Duonarbaro [1], maldensa arbaromalferma arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiras al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.

Duonarbaro de Pinus flexilis, Montaro Toiyabe, Nevado.
Duonarbaro en Israelo kun subarbaraĵo de Anemone coronaria (Ranunkolacoj)

Disvastiĝo Redakti

La duonarbaroj precipe troviĝas sur malriĉaj grundoj kaj estas elmetitaj al gravaj klimataj variemecoj (sekeco, grandaj malvarmecoj, tempestoj, k.t.p.) kaj/aŭ elmetitaj al forta premo kaŭze de la herbovoraj mamuloj aŭ senfoliigantaj senvertebruloj (certaj papilioj, certaj lokustoj, k.t.p.). Do oni trovas ilin precipe disvastiĝitaj en subpolusaj zonoj (tajgo), ĉe la herbejoj aŭ ĉe certaj tropikaj savanoj karakterizitaj per arbedoj aŭ arboj dissemitaj.

Duonarbaraj ekoregionoj Redakti

Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj Redakti

Mezvarmaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj Redakti

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj Redakti

Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Redakti

Dezertoj kaj kserofitaroj Redakti

Notoj Redakti

  1. Komparu : "duondezerto"

Eksteraj ligiloj Redakti