Duonsekaj tropikoj

La agrikulturo ĉie estas riska afero. Sed nenie estas la necertaĵoj tiel akraj, kaj agrikulturistoj tiom vundeblaj pro la malsukceso de la rikoltaĵo, kiel en la duonsekaj tropikoj. Tiuj ĉi agroklimataj regionoj kovras preskaŭ 20 milionojn kvadratajn kilometrojn en 48 evoluiĝantaj landoj, kaj estas la hejmo por sesono de la monda loĝantaro. En ĉiu el tiuj ĉi landoj, la plej malriĉa segmento de la loĝantaro -- ĉirkaŭ 380 milionoj da homoj tutmonde -- loĝas en la duonsekaj tropikoj.

La duonsekaj tropikoj havas tre severajn agrikulturajn ĉirkaŭaĵojn. La sekego estas konstanta minaco -- ĝi okazas dum du el ĉiuj kvin jaroj en 40% de la duonsekaj tropikoj, kaj la ofteco de la sekaj jaroj pligrandiĝas. La grundo malbonas. Malriĉeco kaj nutraĵa malsekuro ja vastas. La loĝantaro kreskas rapide, streĉante la terajn kaj akvajn rimedojn ĝis la limo.

La landoj de la duonsekaj tropikoj estas la plej malriĉaj de la mondo laŭ la homa malriĉeca indekso, vaste uzata mezurilo kreita de la Evoluiga Programo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNDP). Tiu ĉi indekso enhavas tiajn ŝlosilajn indikilojn kiajn la vivlongeco, legkapablo, kaj aliro al la akvo kaj sanservoj.

La agrikultura esplorado ofertas al malgrand-skalaj farmistoj en la duonsekaj tropikoj ŝancon eskapi la malsuprenan helikon de termalboniĝo, malkreskantaj rikolotoj, kaj la malriĉeco.

Eksteraj ligiloj redakti