Kelkopa asteroido

(Alidirektita el Duopa asteroido)

Kelkopa asteroidoasteroida sistemo estas sistemo de pluraj asteroidoj orbitantaj ĉirkaŭ komuna baricentro (analoge kun kelkopaj steloj).

243 Ida estis la unua malkovrita kelkopa (duopa) asteroido, ĝia satelito 243 Ida I Dactyl estis vidita de la kosmosondilo Galileo en 1993. De tiam, multenombraj duopaj asteroidoj estis malkovrataj.

Kiam ambaŭ komponantoj de asteroida sistemo estas proksimume samgrandaj, oni parolas pri "duopa asteroido" aŭ "duobla asteroido", ekzemple 90 Antiopo: du korpoj ĉiuj de 85 km de diametro, interspacitaj de 171 km. Kiam unu estas rimarkinde pli granda ol la alia, oni prefere parolas pri asteroida luno.

Alfrapo de duobla asteroido redakti

La kanada lago "Lac à l'Eau Claire" ("Lago kun Klara Akvo" franclingve) konsistiĝas el du samaĝaj (ĉ. 290 milionoj da jaroj) alfrapaj krateroj de 36 kaj 26 km de diametro. Tia duobla kratero povas rezulti de alfrapo de duobla asteroido[1].

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti