Dura Europos (en greka: Δοῦρα Εὐρωπός), literumita ankaŭ Dura Europus, estis grava urbo en Helenisma Epoko sur landlimo inter Partia Imperio kaj Romia Imperio konstruita sur elstaraĵo 90 metrojn super la dekstra bordo de la rivero Eŭfrato. Ĝi estas proksime al la vilaĝo Salihija, en nuntempa Sirio. En la jaro 113 a.K., Partianoj konkeris la urbon, kaj tenis ĝin, kun unu mallonga romia intertempo (114 p.K.), ĝis 165 p.K. Dum la partia regado, ĝi iĝis grava provinca administracia centro. La Romianoj definitive konkeris Dura Europos en 165 p.K. kaj ege pligrandigis ĝin kiel sia plej orienta loko en Mezopotamio, ĝis ĝi estis siavice konkerita fare de la Sasanida Imperio post sieĝo en 256–257 p.K. Ties populacio estis deportita, kaj poste la urbo estis abandonita, estis kovrita je sablo kaj koto kaj malaperis el la vido.

Dura Europos
arkeologia loko • antikva urbo • administra teritoria unuo [+]
Koordinatoj34° 44′ 51″ N, 40° 43′ 48″ O (mapo)34.747540.73Koordinatoj: 34° 44′ 51″ N, 40° 43′ 48″ O (mapo)

Estiĝo-300

Dura Europos (Sirio)
Dura Europos (Sirio)
DEC
Dura Europos
Dura Europos

Map
Dura Europos
Vikimedia Komunejo:  Dura Europos [+]
vdr
Ĉefa enirejo al la urbo Dura Europos.
Fresko de la Bona Paŝtisto en la preĝejo.

Dura Europos estas tre grava por la arkeologio. Ĉar ĝi estis abandonita post sia konkero en 256–257, nenio estis konstruita super ĝi kaj neniu konstruaĵo malhelpis la arkitekturajn trajtojn de la iama urbo. Ties loko sur la bordo de imperioj faris ĝin miksejo de kulturaj tradicioj, multaj el kiuj estis konservitaj sub la ruinoj de la urbo. Kelkaj rimarkindaj trovitaĵoj estis elfositaj, kiel nombraj temploj, murornamoj, surskribaĵoj, militekpaĵaro, tomboj, kaj eĉ mirinda pruvaro de la sieĝo farita de Sasanidoj.

La loko estis rabita kaj grandparte detruita inter 2011 kaj 2014 fare de la Islama Ŝtato dum la Siria enlanda milito.[1][2]

Notoj redakti

  1. "Ancient History, Modern Destruction: Assessing the seeStatus of Syria's Tentative World Heritage Sites Using High-Resolution Satellite Imagery". AAAS – The World's Largest General Scientific Society. 2014-12-16. Alirita la 9an de Februaro 2021.
  2. Loot, sell, bulldoze: Isis grinds history to dust the times. Alirita la 9an de Februaro 2021.

Bibliografio redakti

  • Dirven, L.A. 1999 The Palmyrenes of Dura-Europos : a study of religious interaction in Roman Syria (Leiden: Brill).
  • Hopkins, C, 1979 The Discovery of Dura Europos, (New Haven and London).
  • Rostovtzeff, M.I., 1938. Dura-Europos and Its Art (Oxford University Press).
  • Cumont, Franz; Francis, Eric David, ed., trans. (1975), "The Dura Mithraeum", in Hinnells, John R. (ed.), Mithraic studies: Proceedings of the First International Congress of Mithraic Studies, Manchester UP, pp. I.151–214.
  • Francis, Eric David (1975b), "Mithraic graffiti from Dura-Europos", in Hinnells, John R. (ed.), Mithraic studies: Proceedings of the First International Congress of Mithraic Studies, Manchester UP, pp. II.424–445.
  • Young, Penny, 2014 Dura Europos A City for Everyman, Twopenny Press