La rivero Duratón estas rivero ĉe la centro de Hispanio, alfluanto je la maldekstra flanko de la rivero Doŭro, kiu trapasas la provincojn de Madrido, Segovia kaj Valadolido. Ĝi longas 106 km kaj drenas basenon de 1.487 km².

Duratón
Rivero Duratón
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Hispanio
Longeco 106 km
Akvokolekta areo 1 487 km²
Averaĝa trafluo 4,55 m³/s
Fluo
Fonto Peña Cebollera
(Somosierra, Madrido)
- Alteco super marnivelo 1 440 m
Enfluejo Doŭro
(Peñafiel, Valadolido)
- Alteco 779 m
Geografio
Trairataj urboj Duratón, Sepúlveda, Burgomillodo, San Miguel de Bernuy, Peñafiel, Rafano
Baseno de Doŭro, sudoriente situas la rivero Duratón
Baseno de Doŭro, sudoriente situas la rivero Duratón
vdr

Etimologio redakti

Ebla deveno de ĝia nomo estas la antikva mallongigo en la hispana «ón» sume al la vorto «Duero» (Doŭro) , do «Duratón» signifus  «malgranda Doŭro». Ankaŭ eblas ke ĝi signifu «Fonto el grandaj akvofaloj»

Geografio redakti

 
Unu el la riveroj kiu enfluas al Duratón. Proksime de San Miguel de Bernuy.

La rivero Duratón naskiĝas en la proksimeco de la municipo Somosierra (Madrido), ĉe la kunfluejo de la rivero Pedrizas kaj  la rivero De la Peña, kie troviĝas la ruinaĵoj de la muelilo "Peña del Chorro", apud la monto "peña Cebollera", ĉe la montoĉeno Ayllón. Forlasas Madridon preskaŭ je la komenco kaj interniĝas en la provinco de Segovia, kie ĝi pasas apud la vilaĝo Duratón, kies nomo ĝi prenas el la rivero, poste la rivero trapasas la municipon Sepúlveda. Tie ĝi estas uzita por la akvorezervujoj de la urboj Burgomillodo kaj San Miguel de Bernuy. Ankaŭ ĝi estas uzita por la akvorezervujoj de aliaj urboj kiel Vencías kaj Fuentidueña. fine ĝi enfluas en la maldekstran flankon de rivero Doŭro, apud la vilaĝo Peñafiel, en la Provinco Valadolido. Ĝiaj alfluantoj estas la riveroj Hoz (Falĉilo), Serrano, Caslilla kaj San Juan.

La rivero traboris valon kiu nomiĝas Natura Parko Hoces del Río Duratón. Ĝi gravas ĉar de tie la rivero enfluas en Peñafiel kaj kreas la river-bordon nomatan Ribera del Duero. Sur unu el la riveretoj kiuj formas la valojn, meze de la parko, stariĝas ermitejo dediĉita al Sankta Frutos, la plej vizitata loko de la parko. Lia situo, ĉe rando de la klifo, permesas bonan rigardadon de la kanono kiun formas la rivero Duratón kaj la fluohaltado kiu kreiĝas kun la akvorezervujo de Burgomillodo.

La rivero Duratón pasas apud la valadolida vilaĝo Rafano, kiu situas je naŭ kilometroj for el Peñafiel, kie enfluas la riveron. La vilaĝo estas populara fiŝkaptejo pro la ekzisto de la truto ĉielarko kaj ankaŭ de la krabo señal (Krabo signalo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti