Dusán Sztevanovity

Dusán Sztevanovity [duŝAn stevanovidj], origina serba lingvo Душан Стевановић, laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztevanovity Dusán estas serbdevena hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, tekstopoeto), dramaturgo. Lia pli aĝa frato estas Zorán Sztevanovity.

Dusán Sztevanovity
Dusán Sztevanovity
Dusán Sztevanovity
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1945 (1945-04-27) (78-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj serba
Ŝtataneco Serbio
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Milutin Sztevanovity
Frat(in)o Zorán Sztevanovity
Okupo
Okupo muzikistokantisto • kantotekstisto • dramaturgo
vdr
Dusán Sztevanovity

Dusán Sztevanovity[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1945 en Beogrado.

Biografio redakti

Dusán Sztevanovity vivis nur 3 jarojn en sia naskiĝurbo, poste la familio ricevis diplomatian taskon en Budapeŝto. Dusán (ankaŭ Zorán) eklernis hungare, ili uzas ambaŭ lingvojn laŭ neceso. Intertempe ili perdis la diplomatian statuson, eĉ la parencoj estis politikaj kondamnitoj. Dusán frekventis mezlernejon, iom poste en 1964 li aliĝis al ŝlagrorkestro Metro (rokgrupo), kiun Zorán fondis. Dusán estis gitaristo kaj tekstopoeto. Inter 1971-1973 li estis tradukisto, poste li havis plurajn taskojn en Hungara Televizio (ofte li estis dramaturgo). Ekde 1983 li estas liberprofesia artisto. Resume li verkis pli ol 600 ŝlagrotekstojn. Li ricevis premiojn inter 1988-2016. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj komponaĵoj kun tekstoj redakti

  • Ez van (1989)
  • Az élet szép (1989)
  • Úgy hazamennék (1999)
  • Csak semmi szerelem (2001)

Liaj teatraj laboroj redakti

  • A padlás (muzikalo, kunkomponisto, Gaja Teatro, 1988)
  • Pán Péter (teksto, teatraĵo, 2014)
  • Óz, a csodák csodája (teksto, teatraĵo, 2015)
  • Földrengés Londonban (teksto, teatraĵo, 2016)

Lia filma laboro redakti

  • Irány Kalifornia! (komponisto, 1997)

Lia libro redakti

  • Csak szöveg (2007)

Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti

  • Amerika Legszebb Asszonya
  • Citromízű banán
  • Gyémánt és arany
  • Kócos kis ördögök voltunk
  • Szép Júlia
  • Zsákba dugom a bánatom

Fontoj redakti

Referencoj redakti