Duuma nombrosistemo

Duuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 2. Ĝi bezonas nur 2 ciferojn por skribi nombrojn, nome 0 kaj 1.

La nombro 210 (en la kutima dekuma skribo) duume estas skribata kiel 10 (legu: unu-nul). Ĉiu pozicio de duuma nombroprezento estas 2-oble pli peza ol la antaŭa, t.e. la pezoj de duuma sistemo formas vicon de potencoj de 2: 1, 2, 4, 8, 16, …, 2n, .. Por skribi dekuman nombron en duuma nombrosistemo, oni ĝin dividu konsekvence per 2 kaj skribu ricevitajn restojn 0 kaj 1 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:

43 = 21 · 2 + 1
21 = 10 · 2 + 1
10 = 5 · 2 + 0
5 = 2 · 2 + 1
2 = 1 · 2 + 0
1 = 0 · 2 + 1

Tiamaniere, la duuma skribo de la nombro 43 estas: 101 011

Tia sistemo havas multajn avantaĝojn kaj ĝi estas uzata en komputadaj kalkuloj, sed por ordinara uzo ĝi estas maloportuna.

Duuma 2(pozicio de la 1) - 1 Dekuma Duuma 2(pozicio de la 1) - 1 Dekuma
100000 25 32
010000 24 16 010000 24 16
001000 23 8
000100 22 4 000100 22 4
000010 21 2
000001 20 1 000001 20 1
111111 25+24+23+22+21+20 63 010101 24+22+20 21

Vidu ankaŭ redakti