Deutsche Welle
(Alidirektita el Dw)
Deutsche Welle ("germana ondo", mallongigo: DW) estas germana radistacio kaj televidkanalo por eksterlando. Ĝi havas studiojn en Bonn kaj Berlino. Ĝi elsendas per DW-RADIO (enlanda radiostacio), DW-TV (televidstacio), DW.DE (mondvasta elsendado) kaj DW-Akademie. Krome ĝi prezentas interretpaĝaron en 30 lingvoj.
Deutsche Welle | ||
---|---|---|
amaskomunikilo • dissendanto • televidstacio • institucio de publika juro • radiostacio • faka televida kanalo • state media • international broadcasting • novaĵagentejo vd | ||
Dum | 3-a de majo 1953 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | institucio de publika juro | |
Sidejo | Schürmann-Bau | |
Lando | Germanio | |
Posedata de | ARD vd | |
Posedataj kompanioj | Qantara.de • DW News vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Deutsche Welle komencis elsendadon la 3-an de majo 1953 je la kulmino de Malvarma milito. La radiostacio havas 1.444 dungitojn (stato: 2006). Deutsche Welle estas neprofitocela institucio, financata per la germana ŝtato, sed sendependa en la enhavo de la elsendoj. Inter la ĵurnalistaj kunlaborantoj estas interalie la esperantistoj Klaus Dahmann kaj Grigorij Arosev.
Proponoj de Deutsche Welle redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala paĝaro
- dissendila identigilo de la radiostacio (arkivigite)
- Die DW und Digital Radio Mondiale/Digitale Kurzwelle[rompita ligilo]