'Eĥo (greke Ἠχώ, latine Echo) estas en la helena mitologio montara nimfo, oreado, kiu estis transformita en resonon. Ŝi estas identa kun diino OzvěnaOźwiena en la slava mitologio.

Eĥo
Alexandr Kabanel, «Eĥo», 1887
Alexandr Kabanel, «Eĥo», 1887
Oreadoj
Verko helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Specio montara nimfo, oreado
Infanoj Iambe
vdr

Eĥo famiĝis per sia babilemo, kiu kaŭzis al ŝi grandajn malfacilaĵojn. Kiam foje la diino Hera estis sur la spuro de seksa malfidelo de sia edzo Zeŭso, Eĥo prokrastigis ŝin per sia babilado tiel longe, ke Zeŭso sukcesis seniĝi de sia sekvantino. Hera punis Eĥon tiel, ke ŝi ne rajtis mem ekparoli. Ŝi povis nur ripetadi la lastajn vortojn, kiujn diris la aliaj.

Tio tragike signis ŝian sorton. Post tempo, kiun ŝi pasigis sola en vastaj arbaroj, renkontis belan junan viron, kiu nomiĝis Narciso. Li estis filo de la nimfo Leiriopo kaj la rivera dio Cefizo. Al Eĥo li ege plaĉis kaj ŝi firme ekamis lin. Ne tiel Narciso. Li estis enamiĝinta nur en si mem kaj kapablis eĉ dum kelkaj horoj kaj tagoj nur rigardi sian bildon en akvoebeno. Amon de la nimfo li ignoris kaj ŝi estis pro tio tre malfeliĉa. Pro nereciprokata amo ŝi kadukiĝis tiel, ke restis nur ŝia voĉo, kiu en montaroj, arbaroj kaj abismoj resonas, kion ĝi ekaŭdos de homoj.

Rebrilo en arto redakti

  • Unu el la plej konataj kaj plej belaj bildoj de Eĥo pentris Nicolas Poussin en la jaro 1650 kaj nomis ĝin Narciso kaj Eĥo. La bildo estas deponita en pariza galerio Luvro.

Fontoj redakti

  • Transprenita kaj malstrikte tradukita de cs:Echó