Eŭrazia koltordulo

Eŭrazia koltordulo estas 16 cm granda birdo, parenca al pegoj, kiu kondutas kaj aspektas iomete kiel kantobirdoj, sed estas membro de la familio de Pegedoj kaj de ties subfamilio kaj ununura genro Jynx. El la du specioj de tiu genro tiu ĉi specio loĝas en Eŭropo kaj en centra Azio kaj de tie venas la nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭrazia koltordulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Koltordulo Jynx
Specio: Eŭrazia koltordulo Jynx torquilla
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Jynx torquilla

Priskribo redakti

La morfologio estas taŭga por ĝia medio, kio inkludas longan kranion kiu gastigas tre moveblan kaj longan langon, kio permesas al ĝi elpreni la larvojn de insektoj, ĉefe formikoj, per kiuj ili nutras sin traborinte la duramenon de la trunkoj de la arboj. Ties zigodaktiliaj piedoj, tio estas, ke ili havas du antaŭajn kaj du malantaŭajn fingrojn, malajn, permesas al ili alkroĉiĝi al elstaraĵoj de trunkoj, kaj al malgrandaj branĉoj, kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed ili malhavas la rigidajn vostoplumojn kiuj permesas al aliaj grimpi surtrunke kaj pro tio ili estas pli ofte surbranĉe anstataŭ surtrunke.

 
Eŭrazia koltordulo
 
Jynx torquilla

Tiu ĉi specio estas 16 aŭ 17 cm longa, kun enverguro de 25 ĝis 27 cm kaj pezo de 30 ĝis 45 g. La strukturo de la beko estas diferenca el tiu de la veraj pegoj, kiel, ekzemple, la membroj de la genro Dendrocopos. Ĉikaze ties formo estas diferenca (malpli longa kaj malpli akra), kaj ties efiko trabora pli malgranda; fakte, la birdoj de Jynx kutimas uzi jam boritajn truojn anstataŭ trabori ili mem.

Tiu ĉi specio posedas kamuflajn plumarojn, malmulte allogajn, kun grizaj kaj brunaj nuancoj; ĉar tre ofte ili surgrundas, ili similaspektas al kaprimulgoj. La plumaro ŝajnas bruna el malproksimo, deproksime videblas bildoj. La dorso kaj la longa rondoforma fino de la vosto estas grizaj, kion makulas brunaj kaj flavaj makuletoj, strioj. La ventro estas argilflava kun grizbrunaj strioj, la brusto estas pli bruneca (kio en la alia specio samgenra estas ruĝeca); la kapo estas grizeca kaj en la vosto estas horizontalaj malhelaj strioj. La plej kara eco estas malhela larĝa strio de la subokulo malantaŭen al la nuko.

Kutimoj redakti

Nestumas ili en truoj, kutime iam faritaj de la specio Dryocopus martius; ĉe J. torquilla, kutime unu fojon jare, kaj la ovodemetado estas el sep al dek blankaj ovoj.

Tiu birdo ricevis sian nomon pro sia kapablo turni la kapon preskaŭ 180 gradojn. Ĝi ofte tordas la kolon - kun hirtigitaj krestecaj kapoplumoj - tien-reen. Se ĝenite ĉeneste, la birdo uzas kapomovon kiel de serpento kiel minaco. Tiu stranga kutimo kaŭzis ĝian uzadon en sorĉado, per surmeto de koltordulo sur iu.

La koltordulo estas malofte videbla birdo, oni povas plej ofte nur ĝian voĉon aŭdi. La voĉo estas nazeca, tipa kanto de la membroj de la familio Pegedoj. Ĝi serĉas nutraĵon saltante sur la grundo, manĝas insektojn, formikojn, formikajn ovojn (tiujn lastajn ĝi kaptas per longa, glueca lango), arakidojn, berojn.

Ĝi sidas sur la branĉoj kruce, sur la arbotrunko kroĉiĝas kiel pego.

La koltordulo flugas one, krias ki-ki. Ĝi vivas en ĝardenoj, fruktarbejoj, parkoj, arbustaj, arbaj areoj. La koltordulo nestas en arbo- aŭ murkavoj, nenaturaj nestejoj ktp.

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas migranta palearktisa birdo. Tio signifas, ke ĝi reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj de Eŭropo (escepte de sudaj Iberio kaj Grekio, Brita insularo kaj norda Skandinavio) kaj de Centra Azio tra Mongolio al Manĉurio kaj nordaj Ĉinio kaj Japanio. La specio migras suden vintre al subsahara Afriko en zono ĉe Sahelo kaj iom pli sube el Senegalo al Etiopio, kaj en Azio en Barato, sudorienta Azio kaj suda Japanio.

Listo de subspecioj redakti

  • Jynx torquilla chinensis Hesse, 1911
  • Jynx torquilla himalayana Vaurie, 1959
  • Jynx torquilla mauretanica Rothschild, 1909
  • Jynx torquilla sarudnyi Loudon, 1912
  • Jynx torquilla torquilla Linnaeus, 1758
  • Jynx torquilla tschusii O. Kleinschmidt,1907