Eŭridomo (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭridomo. |
Eŭridomo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Eŭridomo | |
Natura satelito de Jupitero (XXXII) | |
Oficiala nomo | Jupitero XXXII[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 J 4 |
Historio | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 865 000 km |
Discentreco | 0,2759 |
Klinangulo | 150,274° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 717,33 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~3 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
~4,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) 0,0012 m/s2 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ?~124 K (averaĝe) |
Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,7[2] |
MalkovroRedakti
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.
Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Eŭridomo, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2001 J 4 (kiel kvara jupitera luno malkovrita en 2001).
NomoRedakti
La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] nomi ĝin Eŭridomo[5], laŭ la nomo de unu praa diino de la helena mitologio: Eŭridomo (greke; Ευρυδόμη) estus, (laŭ Lucius Annaeus Cornutus), patrino de la Karitoj. (Ŝi eble estis konfuzita kun Eŭrinomo aŭ Evanteo)
OrbitoRedakti
Laŭ ĝiaj orbitaj elementoj, ĝi estas verŝajne ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Eurydome, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)